Konsilio de Madrido
La Konsilio de Madrido - en la hispana Ayuntamiento de Madrid - estas la institucio, kiu okupiĝas pri la regado de la urbo kaj municipo Madrido (Hispanio). Ĝi estas prezidata de la urbestro de Madrido, kiu ekde 1979 estas demokratie elektata. Nuntempe ĝia urbestro estas Alberto Ruiz-Gallardón, el la partio Partido Popular.
La organo rezidas en konstruaĵo ĉe la Placo de la Vilaĝo, kvankam diversaj municipaj institucioj (ekz. la urbestreco en la Palaco de Komunikaĵoj) kaj la pluraj konsilejoj kaj municipaj servoj troviĝas dise tra la tuta urbo.
Enhavo |
Registaraj organoj [redakti]
Centra registara konsilio [redakti]
La Registara Konsilio de Madrido okupiĝas pri la administrado de la municipaj impostoj, por financi la publikajn servojn kaj la konstruadon de infrastrukturoj. Ĝi estas prezidata de la urbestro.
Distriktaj municipaj konsilioj [redakti]
La urbo Madrido politike dividiĝas en 21 distriktojn, kiuj samtempe estas regataj de municipaj konsilioj. Tiuj ĉi organoj okupiĝas pri la regado je loka nivelo, ĉar la regado de urbo kia Madrido estas kvazaŭ neebla pro tiom granda loĝantaro je centralizita maniero. Oni devas rimarki, ke unu sola el tiuj distriktoj povas havi pli da loĝantoj ol iu ajn provinca ĉefurbo.
Nuntempe la distriktoj de la urbo estas la sekvaj (tamen, ili estas reorganizotaj):
- Centro
- Arganzuelo
- Retiro
- Salamanko
- Ĉamartino
- Tetuano
- Ĉamberio
- Fuenkaral-Pardo
- Monkloo-Aravako
- Latino
- Karabanĉelo
- Usero
- Ponto de Valjeko
- Moratalazo
- Linia Urbo
- Hortalezo
- Vilaverdo
- Valjeko
- Vikalvaro
- San-Blazo
- Baraĥo