Madrida kocido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de ingrediencoj de servita cocido madrileño.

La Madrida kocido, en hispana cocido madrileño [kosIdo madrilEnjo], estas eble la plej reprezenta plado de la madrida kuirarto. Ĝi konsistas el kocido kies ĉefa ingredienco estas kikeroj kaj duarange diversaj legomoj, viandoj kaj lardo kun ioma kolbaso. Ties deveno estas malriĉa kaj konsumita dekomence de malaltaj sociaj klasoj, post kio ĝi alvenis al altaj socitavoloj danke al ties inkludo en la manĝokartoj de la restoracioj.