Madridaj tripoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gelatenecaj Madridaj tripoj.
Tripoj krudaj kaj preparitaj antaŭ kuirado (vido en tripovendejo).
Madridaj tripoj en ceramika ujo tradicie proponitaj.

La Madridaj tripoj estas unu de la plej tipaj pladoj de la vintro madrida.[1] Oni kuiras ĝin ĉefe el tripoj de bovoj kiujn oni proponas ĝenerale en la tripovendejoj najbaraj al la viandovendejoj de la madrida ĉefurbo.[2] La tripoj estas pecoj de stomako el bovo aŭ ŝafo manĝeblaj kuiritaj. Estas plado proponita varma en ceramika kaserolo akompanataj el pecoj de kolbaso kaj sangokolbaso,[3] kaj pecoj de ŝinko. Oni konsideras ĝin plado relative malkosta pro la malalta kosto de ties ingrediencoj. Kun la madrida kocido, ĝi estas plado identiganta la madridan kuirarton.[3][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Stone, (2009), «Frommer's Madrid», Frommer, 3ª ed. ISBN 0-470-38703-3
  2. 2,0 2,1 Ángel Muro, (1982), «Practicón», TusQuets , ISBN 84-7223-813-X
  3. 3,0 3,1 José del Corral, (2000), «Ayer y hoy de la gastronomía madrileña», Madrid