Madridejos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Madridejos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45710
Retpaĝaro www.madridejos.es
Politiko
Urbestro Jose Antonio Contreras (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 11,304  (2011)
Loĝdenso 43,15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 28′ N, 3° 32′ U (mapo)39.465833333333-3.5297222222222Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 28′ N, 3° 32′ U (mapo) [+]
Alto 697 m [+]
Areo 262 km² (26 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Madridejos (Tero)
Madridejos (Tero)
DEC
Madridejos
Madridejos
Situo de Madridejos
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madridejos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Madridejos en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Silo colorao (subtera loĝejo)

Madridejos [madridEĥos] (Madridetoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "Madridejos" kondukas al diversaj versioj laŭ akcepto de la radiko romiaaraba. De la araba, ĝi devenus el maŷrit, same kiel Madrido, kio signifas 'fontoj', 'rojoj'. En la romia versio eble ĝi devenus de la kolektivaj latinaj nomoj *MATRICETV aŭ *MATRETV kie oni observus la elementon MATRIZE, 'matrico' aŭ MATRE, 'patrino' kun la signifo de 'akvofluejo de rivero'. Laŭ tio Madridejos signifus 'loko abunda je akvofluejoj de riveroj'.[1] Morala elektas la radikon MATRICE por klarigi la nombrajn toponimojn Madriz kiuj ekzistas en la zono de Leono.[2] Simile Oliver Asín prenas la saman radikon en formo diminutiva kaj plurala por la etimologio de Madridejos, sed influita de la supozata antikva varianto Madricejos de Madrid.[3]

En monero de la 3a jarcento trovita en la municipa teritorio aperas la vorto MATRE sekvata de aliaj nelegeblaj literoj, en la dorso aperas figuro kun ina hararanĝo kiu korespondas al matrono, eble posedantino de grava vilao kaj kun povo (rajto) stampi moneron, ĉar estis multaj la vilaoj kaj urboj kiuj havis tiun privilegion stampi monerojn. Ŝajne la latina radiko alĝustiĝas plie al studo toponimia kaj ke eble poste ĝi arabiĝis per la diminutivo MAGERIT.

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas madridejense. La censita populacio en 2011 estis de 11.304 loĝantoj kaj la denseco estas de 43,15 loĝ/km².

Situo

Madridejos estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 697 m; je 70 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 117 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 262 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°27′57″ N 3°31′47″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta «en la carretera general de Andalucía que cruza las llanuras de la Mancha» (ĉe la ĝenerala ŝoseo de Andaluzio kiu trapasas la ebenaĵojn de Manĉo)[4] en la centro de la regiono Kastilio-Manĉo kaj sudoriente de la provinco Toledo.

Limas norde kun la municipaj teritorioj de Turleque kaj Tembleque; oriente kun tiuj de Villafranca de los Caballeros kaj Camuñas; sude, kun Villarrubia de los Ojos kaj Puerto Lápice; kaj okcidente, kun Consuegra; formante parton de la komarko natura Manĉo.

La municipa teritorio estas de neregula formo, kun etendo de 26.213 hektaroj. Tiu vilaĝo prezentas ebenan teritorion ŝnaĝita nur de la deklivaroj de la Montoj de Toledo -Sierra de Valdehierro- kaj la izolaj montetoj kiaj Carbonera (714 m), Larga (764 m), Juego de los Bolos (717 m), Cabalgador (933 m), Moral (699 m) aŭ Basto (1.134 m), inter aliaj. La linio de la geodeziaj verticoj nome "Juego de los Bolos" kaj "Carbonera" de longo de 14.662 metroj, estis la unua uzata por mezuro de la alteco de Hispanio kaj Nordo de Afriko, kreata en 1853. Trapasas la vilaĝon la Rivero Amarguillo de okcidente oriente, kaj je ties flankoj estas fruktodonaj valoj. La grundo de Madridejos estas de naturo argileca kaj sableca.

Klimato

Ĝenerale hegemonias longaj kaj rigoraj someroj, propraj de kontinentaj klimatoj. La minimumaj temperaturoj okazas kutime en januaro, kaj poste decembre, februare kaj novembre; la maksimumaj absolutaj en la dua duono de julio kaj dum la monato aŭgusto. Karakteras pro sekeco de la atmosfero dum du trionoj de la jaro, registrante la plej altan relativan humidecon inter la monatoj novembro al februaro, minimuma kiel en plej parto de Manĉo. La monato plej pluva kutime estas aprilo.

Naturaj rimedoj

La montetoj Valdehierro troviĝas je ĉirkaŭ 15 km de Madridejos kaj oni alvenas tien laŭ la ŝoseo Sierras. La lokanoj kaj la komarkanoj kuniĝas tie la 1an de majo dum la Festoj de Valdehierro, deklaritaj de kultura kaj distra intereso. Tiuj sierras (montetoj) havas grandan ekologian diversecon, en ili estas rosmareno, lavendo, jasmeno, pino, ktp. Proksime estas rojoj, malgrandaj akvofaloj kaj fontoj kiaj tiu de Fuente del Umbrión. En tiuj montetoj Valdehierro troviĝas la Naturdomo kie okazas distra aktiveco kaj kie estas loĝejo por vizitantoj. Tie estas ankaŭ la Ermitejo Valdehierro en la zono Explanada.

Historio

Originoj

De la originoj de tiu vilaĝo, estas restoj en la lokoj Tírez, El Calaminar, Las Esperillas, kun montroj de setlejo kaj nekropolo de la antikva Karpetanio. De la epoko de romianoj aperis restoj de ceramiko, permanaj mueliloj por tritiko, fustoj de kolonoj, esteleoj, en Villares de la Ventilla, Valdezarza, sed ĉefe en Villar del Tobosillo, tra kie pasis la Reĝa Vojo de Andaluzio, kaj kie aperis serio de amforoj ege bone konservitaj.

Dum la epoko de visigotoj, ŝajne estis simplaj konstruaĵoj dise tra la Valo kaj la Paŝtejo, ĉiuj tiuj teroj apartenis al la grafo don Juliano, guberniestro de Ceŭto, laŭ legendo, kiu ĉar faciligis la eniron de la berberoj en Iberio estis akuzata je perfido kaj poste senkapigita en tiuj lokoj nome kie nun estas la "Cabeza del Conde" (la kapo de la grafo).

Mezepoko

Post la islama invado, oni formis setlejon loĝata de islamanoj, detruita kaj rekonstruita en diversaj okazoj. En tiu periodo aperis la kerno de la aktuala vilaĝo kie homoj devenaj de Consuegra konstruis diversajn domarojn kaj kie poste oni konstruis la Ermitejon de Santiago, ĉe la nomata Cerro Santo (sakta monteto). La populacio dediĉis sin, fundamente, al la agrikulturo, ĉefe ĉe la valo de la rivero.

En 1097, post la konkero de Toledo fare de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, en tempo de luktoj kontraŭ la almoravidoj, la infanto don Sanĉo, filo de Alfonso la 6-a, atakis ilin ĉe Consuegra, kaj malvenkis. Ĝi estis portita al Madridejos kaj dankeme pro la gastigado, donis al la preĝejo de Sankta Maria, kiu ekkonstruiĝis, sonorilon el arĝento dediĉite al sankta Johano Nepomuka, kiu estis detruita en 1936.

En 1150 donis Alfonso la 7-a la kastelon de Consuegra, kun tuta ties teritorio, al sia servisto Rodrigo Rodríguez kaj la 8-a de aŭgusto de 1183, en Palencio, la reĝo Alfonso la 8-a kaj la reĝino Doña Leonor donas tiun kastelon kaj ties teritorion, rekuperita definitive, al la Ordeno de la Hospitalo de Sankta Johano de Jerusalemo. Kiam la limo malsupreniris pli suden, post la konkero de Kalatrava, la Ordeno de Sankta Johano ekreboĝigis tiun zonon kun homoj astur-leonaj, kaj oni donis rajtigilojn kaj foruon de Consuegra al ĉiuj la novaj lokoj kaj al la jam ekzistintaj.

Tiele la 1an de januaro de 1238 naskiĝis la aktuala vilaĝo, kiu estis ĝis tiam unu de la 14 vilaĝoj kiuj dependis el Consuegra, kun permesdokumento por 50 kolonooj reloĝantoj astur-leonanoj, kiuj danke promesis tritikan manĝon (grañones) ĉiuj 1aj de januaro, por rememoro de la manĝo de la fonda tago. Ĉirkaŭ la jaro 1300 oni konstruis la preĝejon de Sankta Maria, de stilo romanika, kiam regis la reĝo Ferdinando la 3-a. Ĉe turgvatejo oni konstruis urbodomon. publikan tritikejon, prizonon, kaj aliajn publikajn ejojn, krom Hospitalon, ĉio ene de murego kiu daŭris ĝis kiam Karlo la 1-a ordonis ĝian detruon pro la implikiĝo de la lokanoj en la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj, la municipo pro sia ekonomia forto, ekrealigis plenumojn por akiri la juran sendependon el la Ordeno de Sankta Johano, grava konflikto prokrastita ĉar la urbo malakceptis, kio finis la 6an de januaro de 1557.

Konturo de la vilaĝo

16a kaj 17a jarcentoj

En 1521, la vilaĝo jam havis ĉirkaŭ 500 lokanojn, oni ekkonstruis novan preĝejon Salvadoro (savisto), finita en 1575, dividante la vilaĝon laŭreligie en du kvartaloj, kio markos la urbanizadon de la vilaĝo, kiu tiam havis jam 1.600 impostopagantoj kaj 63 hidalgojn. Dum la regado de Karlo la 1-a, en 1545, oni donis al Madridejos la titolon de vilaĝo, kaj emancipiĝis el la submeto al Consuegra, pro kio oni stargis, pilorion, de stilo platereska, proksime de kie staris la preĝejo de Sankta Maria.

Inter 1565 kaj 1577 oni ekespluatis en la teritorio de Madridejos, en la lokoj Silillo kaj La Perdiguera, serion de minoj de plumbo kiuj estos espluatataj dumlonge, kaj el kio videblas ankoraŭ restojn. La minoj estis el mineraloj barito kaj galeno, kaj ankoraŭ eblas trafi abundajn montrojn de tiuj mineraloj. La mino “polvorín” estas tiele nomata ĉar hejmis pulvorejon (municiejon) dum la enlanda milito.

En 1596 Fray Melchor de Prego Cano, al kiu oni atribuas sanktecon fondis monaĥejon de Predikistoj sude de la placo de la nuna urbodomo. Post kelkaj jaroj, nome en 1612 oni fondis la monaĥejon de Franciskanoj, kio finis en 1619. En 1654, la kapitano Francisco Gallego kaj María Asunción Vázquez de Neyra fondis la monaĥinejon de Klarizinoj Franciskanaj. Ekster la domaro oni konstruis ankaŭ la ermitejon de la Sanktega Kristo de la Paxtejo, pagita de paŝtistoj. Tio estas, dum la 17a jarcento oni starigis la plej gravajn konstruaĵojn kaj civilajn kaj religiajn.

18a kaj 19a jarcentoj

Ĉirkaŭ 1705, Filipo la 5-a, dankema al la vilaĝo pro ties fideleco dum la Milito de sukcedo, donas titolon de Fiel (fidela). En tiu jarcento la vilaĝo ĝuis de la plej grava foiro pri brutobredado de la komarko, kies impostoj pro cirkulado kaj vendo de varoj estis ĉefaj spezofontoj. Madridejos ligiĝis al pago de quindenio (ĉiuj dekkvinan jaron) en 1796.

La 21an de marto de 1796 pasis tra tiuj lokoj la reĝo Karlo la 4-a, la reĝino kaj la nomita “Princo de la Paco”, kiuj tranoktis en la palaco de don José Pando kaj doña Francisca Gallego, nome Casa Grande (granda domo). La civitanoj omaĝis spektakle kaj post la evento, la reĝo permesis du taŭrludojn por enspezi monon por ripari la vojojn difektitajn pro la paso de la korteganaro.

Dum la Milito de Sendependiĝo, la vilaĝo estis okupita de franca reĝimento, estrata de la generalo Ligiér-Belair; la francaj soldatoj incendiis la placon, kio estis terura ĉar temis pri ellignaj portikaroj, kaj la apudaj konstruaĵoj havis ankaŭ ellignajn plafonojn. Malaperis la Urbodomo, la Hospitalo kaj la viandovendejoj, dum el la Preĝejo de Sankta Maria restis nur turo. Post tio kelkaj lokanoj unuiĝis al la gerilo kun lokanoj el Camuñas kaj el aliaj vilaĝoj de la zono.

Tipaj vestoj

Dum la postaj okazintaĵoj la populacio dividiĝis inter liberaloj kaj konservativuloj, eĉ karlistoj. Oni establis armean roton, kun komandoro, dependanta el la politikestro de Alcázar de San Juan.

La jaro 1855 estis terura pro epidemio de ĥolero kiu atakis la loĝantaron, kaj eĉ provokis insurekcietojn. Meze de la 19a jarcento oni kreis la jurisdikcian teritorion kun ĉefurbo en Madridejos. En tiu jaroj pro la Desamortización oni translokigis la urbodomon al la loko de la iama monaĥejo de dominikanoj de Sankta Jacinto. En 1877 societo kreita de sep personoj konstruigis la taŭrludejon.

Meze de la 19a jarcento estis 1.100 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 37.317 "reales" el kiuj 4.400 estis por pago al la sekretario.[4]

20a jarcento

En 1900 alvenis elektro, nur 21 jarojn post kiam Edison inventis la neardan lampon, kaj oni konstruis "fabrikon" en la strato Romero, nome "Popular Eléctrica", kies vaporkaldronoj movis la dinamojn el kiuj oni liveris elektron al la vilaĝo. La akvoliverado oni faris ekde la naturaj fontoj Cabalgador, ĝis la fonto de la Promenejo Kristo, kaj el kelkaj putoj de la proksimeco de la rojoj Arroyuelo kaj Valdespino. La problemo de la trinkebla akvo solviĝi ĉirkaŭ 1928, kian estis urbestro Maximino García, kaj inĝeniero Manuel Álvarez-Ugena Sánchez-Tembleque plenumis projekton por akvokapto el Terradas kaj kondukiloj el fero, kies akvujo ankoraŭ ekzistas.

En 1928 alvenis la telefono, kaj oni pavimis la ŝoseon de Madrido al Kadizo, pro kio oni preparis en Madridejos ĉirkaŭ 33.000 granitajn pavimerojn. En 1931, oni konstruis mezlernejon "Garcilaso de la Vega". Estis variaj vendejoj kaj negocoj en la vilaĝo, kiaj de vestoj, ŝuoj, nutraĵoj, ĉarpentejoj, kukejoj, vin- farejoj kaj vendejoj kaj ole-muelejoj, gastejoj, magazenoj el ligno, el fero, forĝejoj; du fabrikoj por faruno, krom enspeziga produktado de safrano.

Post la malfacilaĵoj de la jaroj de la Hispana Enlanda Milito, kaj jam en la 1950-aj jaroj komencis ekonomia rekupero, pavimado de stratoj, instalado de fontoj, moderna lumigado, plibonigo de loĝejoj, ktp. Ĉiukaze la ekonomia krizo propra de la frankisma reĝimo okazigis drastan elmigradon al industriaj centroj. Ĉe la demokratia periodo estis rekupero kaj ŝanĝoj en la strukturo labora kaj administra de Madridejos kiu iome pli ligiĝis al la najbara Consuegra.

Ekonomio kaj demografio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Konstruado.

En 1900 Madridejos havis 7.158 loĝantoj, kaj en la 30 venontaj jaroj kreskis 17%, ĉefe dum la 1920-aj jaroj, kun 900 loĝantoj pliaj. En la 1930-aj jaroj oni perdis 4% pro falo de la naskindico, pro ekonomia krizo, sanproblemoj, infana mortindico, kaj ĉefe la Hispana Enlanda Milito. Dum la 1940-aj jaroj la populacio ege kreskis, kun pli da 1.400 loĝantoj, ĉirkaŭ 14%, dum je provincia nivelo oni kreskis nur 8%. Ekde 1950 al 1975 sinsekvis jaroj de kresko kaj malkresko (pro elmigrado). Dum tiuj 25 jaroj, Madridejos kreskis nur 76 loĝantojn. La elmigrado al plej loĝataj urboj de la ŝtato, ĉefe al Madrido kaj ties influareo, eĉ eksterlanden, estis ĉefa tialo de populaciperdo. El 1975 la populacio kreskis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ĉiun kvinan jaron. En 1986 estis populacio de 10.189. La naskindico estis de 15 naskoj por ĉiu 1.000 loĝantoj kaj jaro; la mortindico estis de 9 mortintoj por ĉiu 1.000 loĝantoj kaj jaroj; tiele ke la natura kresko estas de 6 loĝantoj por ĉiu 1.000 loĝantoj kaj jaro, sub la pleja kresko de la hispana populacio nome 18 loĝ./1.000.

Monumentoj kaj interesaĵoj

Ventomuelejo

Ventomuelejo de "Tío Genaro"

Aktuale staras totale nur unu, tiu konata kiel muelejo de "Tío Genaro" (onĉjo Genaro), unu de la plej antikvaj el Manĉo. Katalogita kun origino de ĉirkaŭ 400 jaroj kaj konsiderata de turisma intereso. Ties posedanto, José-Luis Doctor García, heredis ĝin el antaŭuloj, kiuj uzis ĝin por mueli ĝis la mezo de la 20a jarcento; ankoraŭ konservas la kompletan maŝinaron. Ĝi troviĝas jam ene de la urba kerno de la vilaĝo, kaj estis aranĝita kiel distrejo, kun apuda konstruo de portikaro, kun la karakteroj propraj de Manĉa Korto. En ĝi oni ekspozicias diversajn objektojn kaj etnologiajn aĵojn tipajn de la vivmaniero de la tieaj homoj.

Preĝejo Salvador

Dosiero:Salvador exterior.jpg
Preĝejo Salvador

Pro kresko de populacio, en 1531 oni ekkonstruis la Preĝejon Salvador (savisto) danke al la Ordeno de Sankta Johano. La verko estas de Alonso de Covarrubias, kvankam okazis diversaj rekonstruoj kaj restaŭroj postaj. En ĝi observeblas elementoj de stiloj de dekadenca gotiko kaj de la Renesanco. Ĝi havas etendon de 53 metroj longe kaj 22 m larĝe, distribuata en 3 navoj, kies volboj eltenas per 8 pilieroj el granito kun ioniaj kapiteloj. Estas turo el briko kun bendoj el granito kaj kovrata per kapitelo el ardezo, restaŭrata en 1997. En 1915, pro detruo fare de ŝtormo oni malaltigis la kapitelon je tri metroj alte. La baptujo estas ankaŭ el granito kaj ornamiĝas per tri krucoj de la Ordeno de Malto aŭ de Sankta Johano. Aktuale troviĝas bone konservata kaj ties vitraĵoj estas ekzemplo el tio.

Konvento de Sankta Klara

Konvento de Sankta Klara

Konstruita el ŝtonoj kaj briko kovrita ekstere per cemento. Plano en latina kruco. Sonorilmuro de du truoj kaj enirejo kun duoncirkla arko el ŝtono ornama. Ĝi estis fondita la 15an de novembro de 1656 de la kapitano Francisco Díaz Gallego kaj doña María Asunción Vázquez de Neyra, kiuj estas entombigitaj sub la ĉefa altaro, kaj kies blazonoj troviĝas super la pordo.

Dum la enlanda milito la monaĥinoj disiĝis kaj la konvento estis hejmo de ĉirkaŭ 400 refuĝintoj. Dum tiu tempo la preĝejo estis rabita. Post la fino de la milito la monaĥinoj reunuiĝis kaj oni komencis rekonstruadon. En 1940 oni muntis bazlernejon. En 1984 la kardinalo Marcelo González, pro la ŝtato de abandono de la konvento, rajtigis la monaĥinojn eliri el fermiteco por kolekti monon kaj ripari la hejmon. Tio finis en 1993 kaj estis direktita de la arkitekto dominikana Francisco Coello.

Ermitejo Kristo de la Paŝtejo

Ermitejo Kristo de la Paŝtejo

Ĝi montras interesan stilon ĉurigeran. Temas pri konstruaĵo granda kaj tre ornama, proksima al la ulmaro. Oni konstruis el pagoj de paxstistoj kiuj dankemas pro supozata helpo farita al unu el ili nome Joaquín Guerra. La unua ermitejo estis ĉe la Malnova Paxtejo, ĉe trapasejo Herencia, kaj estis pli povra konstruo. Elstaras en ties interno la monumenta kredo de la 18a jarcento kaj la balustrado de la ĥorejo. Posedas du enirejojn, kies ĉefa estas orientata al la promenejo. Apude oni konstruis lastatempe Rezidejon por maljunuloj.

Preĝejo kaj Konvento de Sankta Francisko

Sankta Francisko

Oni fondis page de la lokanaro en 1612. Kontribuis ĉefe doña María Cervantes Gallego kaj don Juan de Mayorga. Finiĝis en 1619. En la 18a jarcento ĝi havis kvin oficejojn, 26 ĉelojn, librejon kaj fruktoĝardenon. La monaĥaro kiu loĝis tie apartenis al la Reformitaj Franciskanoj. Dekomence ĝi estis dediĉata al Sankta Pedro de Alkantaro kaj la preĝejo al la Senmakula Virgulino. La plano estas identa al tiu de la preĝejo Gilitos, nune sidejo de la Regiona Parlamento. En la 19a jarcento pro la desamortización, oni apartigis la fruktoĝardenon kaj la konvento iĝis karcero. La preĝejo iĝis foje magazeno.

Post procezo de restaŭrado en 1972, la konvento iĝis Kulturdomo, aktuale sidejo por aktivaĵoj, kaj la preĝejo hejmas por la figuro de la Patronino de Madridejos, la virgulino Valdehierro. La aktuala kunvenejo estis konstruita por kapelo de la Ordeno Tercera (triaranga) page de doña Úrsula de Mayorga, kies blazono superas la pordon. Tiu senjorino kun lia patro estas sepultigitaj sub la ĉefaltaro de la preĝejo.

Septembre de 2008 oni inaŭguris en tiu sama konstruaĵo la konstantan muzeon de la safrano, ĉar tiu vilaĝo estis ĉiam granda produktanto de tiu floro, danke al klopodoj de la municipo kaj la Kultura Asocio "El Carpío"

Granda Domo aŭ de la Ĉenoj

Granda Domo

Estas unu de la palacoj kiuj ekzistis en Madridejos, datas el 18a jarcento. En ĝi loĝis la grafoj Cañada kaj tie gastiĝis la reĝo Karlo la 4-a kaj la reĝino María-Luisa la 21an de marto de 1796 survoje al Andaluzío. Unika karaktero estas la fasado, kun la korto. La tureto staras super publika vojo. Aktuale post serio de modifoj, ĝi iĝis Kulturdomo, en ties ĉefa konstruaĵo, dum la resto estas biblioteko kaj muziklernejo.

Silos - La subteraj loĝejoj

La silos en Madridejos estas rezulto de la minimuma akirpovo de la familioj kiuj okupis ilin, sed ankaŭ temas pri akurata adaptado al klimato de drastaj temperaturŝanĝoj, ĉar spite malkonvenaĵoj, ili ĝuas de media temperaturo malvarmeta somere kaj varmeta vintre. Laŭlonge de koridoro disponoĝas ĉambroj, nome dormejoj, kuirejo, manĝejo, staloj, pajlejo, kokejo; nome domo sen veraj tegmento, traboj, kolonoj, aŭ muroj. Ĉio estas totale kalkigita, la planko estas de kota ceramiko. Disponas el puto kaj akvelirejo konvene disponata por eviti la eniron de akvo al la ĉambroj. La silos estis domoj de la familioj plej malriĉaj kaj laboristaj el la vilaĝo.

La muroj, tegmentoj kaj plankoj aperas kovrataj el kalko kaj tiele la sunlumo eniras plej forte en la interno de la silo por lumigi la tutan domon per blindiga blanko. En la internaj ĉambroj oni malfermas fenestrojn vertikalajn nome "lumbreras" (lumigiloj) kiuj, krome, utilas por aerumado de la domo. Ĉar oni estas subtere, la temperaturo de la interno estas tre konstanta kaj oni konservas la varmon vintre kaj la malvarmon somere.

Taŭrludejo

Tiu taŭrludejo datas de fino de la 19a jarcento kaj estas konsiderata de kultura intereso. Temas pri konstruo realigata tute el muroj de argila tero, iom plifortigitaj en kelkaj lokoj per brikaj abutamentoj. Ĝi profitis la neebenan grundon kaj ne havas regulan formon, kaj estas pli ovalforma ol ronda, kiel ĉiuj taŭrludejoj. Aktuale oni restaŭras por malfermi tie pritaŭran muzeon.

Muzeo de la safrano kaj etnografia

La muzeo de la safrano troviĝas situanta en la antikva konvento de Sankta Francisko, fondita en 1612. La muzeo montras la tutan procezon de kultivo, ekde la preparado de la tereno, elŝeligo de la cepo, plantado, rikolto kaj elŝeligo de la rozo, rostado, tranĉado, dispartigo kaj vendado de la safrano. Ĝi havas ankaŭ ĉambrojn dediĉatajn al uzoj kaj gastronomiaj kaj medicinaj.


Notoj

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo x, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Morala Rodríguez, José Ramón, Toponimia de la Comarca de los Oteros, paĝoj 226-228, León, 1989, Diputación Provincial de León, ISBN 84-87081-28-2.
  3. Oliver Asín, Jaime, Historia del nombre «Madrid», Madrid 1991, 2a eld. - 1a en 1959, Agencia Española de Cooperación Internacional, ISBN 84-7232-596-2.
  4. 4,0 4,1 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XI, paĝo 9.

Vidu ankaŭ