Madrigalejo
Madrigalejo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10110 | ||
Retpaĝaro | www.mataro.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Tomás Durán García (IU-SIEX) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1,993 (2008) | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 8′ N, 5° 38′ U (mapo)39.1369301-5.6265772Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 8′ N, 5° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 294 m [+] | ||
Areo | 101 km² (10 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Madrigalejo [+] | |||
Madrigalejo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas madrigaleños. La censita populacio en 2008 estis de 1.993 loĝantoj.
Situo
Madrigalejo estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 294 m; je 97 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 101 km².
Demografio
Demografia evoluo de Madrigalejo inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
2176 | 2122 | 2109 | 2102 | 2077 | 2075 |
Historio
Estis en la areo setlejoj de antaŭromia epoko, de romia epoko kaj restaĵoj de una fortikaĵo de araba epoko. Sed la plej grava historia evento estas ke en tiu vilaĝo mortis la reĝo Fernando la Katolika. En moderna epoko, post la desamortización de Mendizábal, la loĝantoj de la municipo rekuperis la posedaĵon de siaj teroj, ĝis tiam posedaĵoj de la Monaĥejo de Guadalupe.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Vidindaĵoj
Fernando la Katolika mortis en la nomata Domo de Santa María deklarita Monumento de Interés Cultural.
Krome estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto (16a jarcento), kun bela sonorilturo kaj retablo de stilo plateresko kun pentraĵoj de la stilo baroko.
Krome estas la ermitejo de la Virgen de las Angustias, simpla sed zorgita baroka konstruaĵo de la 18a jarcento.
En la vilaĝo estas palacdomoj de fino de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20a jarcento.
En la ĉirkaŭaĵo estas belaj naturaj lokoj ĉe la rivero Ruecas kaj la akvorezervujo de Sierra Brava.