Madunice

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Madunice, hungare Vágmedence estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.

Madunice situas en la plej griza parto
Skulptaĵo en Madunice

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Situo[redakti]

Madunice situas laŭ dekstra bordo de Váh. Hlohovec troviĝas je 10 km-oj.

Historio[redakti]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 laŭ tiama hungara ortografio "Medenc". En 1843 pro incendio la tuta vilaĝo cindriĝis, en 1894 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágmedence 1075 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Madunice 1932 homoj, (1917 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Fontoj[redakti]

  • Hungara Vikipedio