Maebaŝi
El Vikipedio
| Maebaŝi | |
|---|---|
| Japana nomo | 前橋市, Maebaŝi-ŝi |
Loko de Maebaŝi en Gunma, Japanio. |
|
| Loko | |
| Lando | Japanio |
| Regiono | Kanto |
| Gubernio | Gunma |
| Municipokodo | 10201-6 |
| Fizikaj karakteraĵoj | |
| Areo | 241,22 km² |
| Loĝantaro (1-a de junio 2008) | |
| Tute | 317 171 |
| Denseco | 1 310/km² |
| Simboloj | |
| Arbo | japana zelkovo, ginko |
| Floro | rozo, rododendro |
| Urbodomo de Maebaŝi | |
| Adreso | 〒525-8588 Maebashi-shi, Ōte-chō 2-12-1 |
| Telefononumero | +88(0)27-224-1111 |
| Oficiala retpaĝo: http://www.city.maebashi.gunma.jp Maebashi/ | |
Maebaŝi (前橋市 [maebaŝi-ŝi]) estas la ĉefurbo de Gubernio Gunma sur la insulo Honŝu, Japanio. La urbo havas areon de 241,22 km² kaj meze de 2008 pli ol 317 000 loĝantojn. La urbo situas ĉe la piedo de la 1828-metroj alta monto Akagi (赤城山 [Akagi-jama]/[Akagi-san]). La rivero Tone trairas la okcidentan parton de la urbo.
Maebaŝi estas la centro de la silka industrio.
Enhavo |
Naskiĝis en Maebaŝi[redakti]
- Sata Geniĉiro (佐田 玄一郎 [Sata Gen-iĉirō]), politikisto.
- Hagiŭara Sakutaro (萩原 朔太郎 [Hagiŭara Sakutarō]), poeto kaj verkisto.
- Tanaka Acuko (田中 敦子 [Tanaka Acuko]), animea voĉaktoro.
- Fukuŝima Hirokazu (福島 弘和 [Fukuŝima Hirokazu]), Komponisto kaj hobojisto.
- Nigo (ニゴー [Nigō]) (23-an de decembro 1970), modofasonisto kaj muzikproduktisto.
Najbaraj urboj[redakti]
Ĝemelurboj[redakti]
La ĝemelurboj de Maebaŝi estas:
Eksteraj ligiloj[redakti]
Koordinatoj: 36°23'22"N, 139°3'48"E Mapo