Maeda (klano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maeda (japane: 前田) estis potenca samuraja klano en la historia Japanio. Ĝi estis branĉo de la Sugawara-klao.

Ili estris la regiono Kaga el sia ĉefsidejo en Kanazawa de 1583 ĝis la Meiji-restarigado en 1868. Kanazawa-kastelo kaj la ĝardeno kenroku-en estas kulturaj heredaĵoj de la Maeda-klaon.

La eble plej fama ano de tiu klano estis Maeda Toshiie (1538-1599), filo de Toshimasa. Toshiie estis unu el la ĉefaj generaloj de Oda Nobunaga kaj batalis poste kontraŭ Hojo sub la komando de Toyotomi Hideyoshi. En Kanazawa videblas sanktejo, Oyama-jinja, konstruita honore al li.