Mafalda (fikciulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bildliteraturo > Mafalda < Argentino


Kovrilo de bildliteratura libro de Mafalda

Mafalda estas ĉefrolulo en bildliteratura serio, unue skribita en la hispana lingvo fantaziita de la argentina desegnisto Quino en jaro 1964. La bildstrio aperis en argentinaj gazetoj ĝis 1973 kaj poste estis eldonita en diversaj libroj, haveblaj nuntempe.

Mafalda estas knabino vivanta kun siaj gepatroj. Ŝi havas rondon de amikoj kaj loĝas en granda urbo (konjekteble Buenos Aires) kaj estas obsedita de la teraj plagoj kaj danĝero de atombomba milito.

La fajna humuro, la psikologia trafeco kaj individueco de diversaj roluloj pergajnis al tiu bildstrio-serio sukceson tutmondan kaj daŭran, ĉar ĝi nun kompletigis pli ol kvardek jarojn. Ĝi estis sukceso en Latin-Ameriko, Eŭropo, Azio kaj Kebekio, tradukita en ĉefajn eŭropajn lingvojn kaj en la ĉinan. Anglalingvaj tradukoj estis eldonita en Argentino sed estas preskaŭ tute nekonata en Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj.

Dufoje oni faris animacia televidserioj de "Mafalda", la unua en 1975 kun kina versio en 1981 kaj la dua en 1995.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]