Mafia (Tanzanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mafia)
Insulo Mafia
Insulo Mafia
Insulo Mafia
insulo
Akvejo Maro de Zanj
Geografia situo 7° 51′ S, 39° 47′ O (mapo)-7.8539.78333353Koordinatoj: 7° 51′ S, 39° 47′ O (mapo) f1
Insulo Mafia (Tanzanio)
Insulo Mafia (Tanzanio)
DEC
Insulo Mafia
Insulo Mafia

Map

Longo 49 kmf2
Larĝo 17 kmf3
Areo 435 km² f4
Plej alta loko Ndogani
53 mf5
Administrado Regiono Pwani,  Tanzanio
Loĝantaro 46 850 (2012)
108 loĝ./km²
vdr

Mafia estas insulo, kiu apartenas al Tanzanio. Ĝi estas administra parto (distrikto) de regiono Pwani. Ĝia administra centro estas urbo Kilindoni.

Laŭ censo de 2002 la insulo havis 40.801 loĝantojn. Ĝi havas areon de 394 km²; proksimas multaj insuletoj, plejparte neloĝataj, kiuj apartenas al la sama distrikto.

Mafia distancas malpli ol 20 km de la kontinento Afriko, kies plej proksima parto estas la delto de rivero Rufiĝo. La marparto inter la kontinento kaj la insulo nomiĝas Mafia Markolo.

La insuloj Mafia, Pembo kaj Unguĵo foje estas nomataj Spicaj Insuloj. Tamen Mafia neniam estis administrata de Zanzibaro, konsistanta el Unguĵo kaj Pembo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mafia longe havis certan aŭtonomecon, ĝis kiam ĉirkaŭ 1700 la sultano de Omano pretendis ĝian posedon. En 1890 Germanio transprenis ĝin, pagante al la sultano kvar milionojn da markoj. Dum la unua mondmilito Britio je la 10-a de januaro 1915 transprenis la insulon kaj establis armean bazon.

Post la milito la Ligo de Nacioj deklaris la insulon brita mandataĵo. Je la 9-a de decembro 1961 Britio donis al ĝi sendepenecon, kiel parto de Tanganjikio, kiu je la 26-a de aprilo 1964 kuniĝis kun Zanzibaro al Tanzanio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la insulo ne havas rilaton al la sud-italia organizo Mafio, sed eble devenas de la araba morfija (= grupo, insularo), aŭ de la svahila mahali pa afya (= bonfartiga restadejo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]