Magda Farkas
Magda Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1932 en Aiud |
Morto | 19-an de januaro 2015 (82-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Familio | |
Edz(in)o | Zoltán Farkas |
Okupo | |
Okupo | psikiatro |
FARKAS Magda [farkaŝ] 'Magda Csáki Farkasné' estas rumania hungara pedagogino kaj psikologino. Ŝi naskiĝis en Aiud la 13-an de aŭgusto 1932 kaj mortis en Kluĵo la 19-an de januaro 2015. Ŝi estis la edzino de pedagogo Zoltán Farkas.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Magda Farkas akiris diplomon en 1955 pri pedagogio-psikologio en Universitato Bolyai de Kluĵo. Ŝi laboris de 1955 en la universitato, de 1961 en la Padagogia Scienca Esplorinstituto, de 1975 ĝis 1988 ŝi estis ĉefesploristino en la Sociscienca Eplorcentro de la universitato de Kluĵo. Ŝia esplorkampo estis la speciala pedagogio (defektologio).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine