Magdaléna Dobromila Rettigová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdaléna Dobromila Rettigová
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1785 (1785-01-31)
en Všeradice
Morto 5-an de aŭgusto 1845 (1845-08-05) (60-jaraĝa)
en Litomyšl
Tombo cemetery in Litomyšl vd
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Habsburga monarkioAŭstra imperio vd
Familio
Edz(in)o Jan Alois Sudiprav Rettig vd
Infanoj Josef Ondřej Liboslav Rettig • Henriette Rettich vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • poeto • tradukisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Parencaro
edzo

Magdaléna Dobromila RETTIGOVÁ (naskiĝis la 31-an de januaro 1785 en Všeradice - mortis la 5-an de aŭgusto 1845 en Litomyšl) estis ĉeĥa patriotisma verkistino de moraligaj rakontoj por knabinoj kaj de kuirlibro ĝis nun populara.

Ŝia fraŭlina nomo estis Artmannová, en 1807 ŝi edziniĝis al oficisto kaj verkisto J. A. Rettig (1774-1844), kun kiu ŝi vivis en diversaj lokoj en Bohemio, ekde 1834 en Litomiŝlo.

Ŝi kontribuis al diversaj patriotismaj gazetoj per sentimentalaj rakontoj aŭ per praktikaj manlibroj por mastrumado.

Ŝian vivon popularigis Alois Jirásek en sia historia teatraĵo M. D. Rettigová, aliaj verkistoj kaj kritikistoj (Karel Sabina, Teréza Nováková, Arne Novák, Julius Fučík, Zdeněk Nejedlý) substrekis ŝian signifon en la tempo, kiam la ĉeĥa literatura nur komencis ĝermi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnošt a Bělinka (Ernesto kaj Belinka, 1820 - rakonto)
  • Mařenčin košíček (Korbeto de Marinjo, 1821 - rakontoj)
  • Věneček pro dcerky vlastenské (Florkrono por filinetoj patriotismaj, 1825 - rakontoj)
  • Domácí kuchařka (Hejma kuirlibro, 1826)
  • Bílá růže (Blanka rozo, 1827 - teatraĵo)
  • Chudobičky (Lekantetoj, 1827 - rakontoj)
  • Narcisky (Narcisoj, 1834 - rakontoj)
  • Kvítí májové (Floroj majaj, 1835 - rakontoj)
  • Jaroslav a Terinka (Jaroslav kaj Terinka, 1841 - rakontoj)
  • Koš. Masopustní žert (Korbo. Kermesa ŝerco, 1846 - teatraĵo)