Magdalena Rivervalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdalena Rivero blue kun la asocia baseno (kaj valo) en nuanco pli hela ol la resto de la mapo

La Magdalena Rivervalo (en hispana El Valle del Río Magdalena) estas valo en Kolombio situanta ene de la kolombiaj Andoj. La valo estas specife situanta inter la Cordillera Central kaj la Cordillera Oriental kaj trapasata de la rivero samnoma, nome rivero Magdalena.

Plantoj

"la unua registrita de eŭropanoj kontakto kun terpomoj estis en 1537 en la Magdalena valo. La hispanaj invadantoj familiariĝis kun tiu produkto kaj probable ĉirkaŭ 1570 hispana ŝipo la unuan fojon enmetis terpomojn en Eŭropon."[1]

Geologio

La Magdalena Rivervalo estis formata per serio de tektonaj depresioj kiuj pleniĝis per kontinentaj sedimentoj en epoko Terciaro. Tiuj sedimentoj venis el la Cordillera Central.[2]

Faŭno

Estas multaj endanĝeritaj birdoj kaj mamuloj troviĝantaj en la regiono, kiaj la Bruna aranesimio kaj la endemia Blubeka krakso kaj la Blankdorsa kapito. Tiuj specioj estas minacataj pro habitatoperdo, inter aliaj tialoj.

Enkadrigo

La Magdalena Rivervalo estas parto de regiono Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj signita kiel biodiverseco-varmpunkto de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Evolution of crop plants, de Simmonds.
  2. Historia de la Geología en Colombia