Magdeburga Avenuo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Magdeburga Avenuo (Erfurt))
Tramvoja ponto, je la fino de la avenuo.
Ĉe la kruciĝo kun Salinen-strato.
Ilversgehofen-placo.

La Magdeburga Avenuo (germane: Magdeburger Allee) estas pli ol 2500 m longa kaj 35 m larĝa ĉefstrato en la norda parto de Erfurto, Germanio. Ĝi kondukas de Johannes-strato ĝis Henry-Pels-placo norde tra la urbokvartaloj Johannesvorstadt, Andreasvorstadt kaj Ilversgehofen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La strato estiĝis inter 1873 (malĉirkaŭfortikigo de Erfurto) kaj la Unua mondmilito. Pro sia situo en tradicia industria zono, la plejmulto de la apudloĝantoj estis laboristoj. Jam en 1883, kiam la erfurtaj tramoj ekservadis, cirkulis vagonaroj tramvojaj sur ĝi.

Oko da nomoj por ununura strato[redakti | redakti fonton]

Koncerne la nomon necesas distingi inter ĝia erfurta parto kaj la ilversgehofen-a. La unua, plilongigo kvazaŭa de Johannes-strato, ricevis en 1884 la nomon Magdeburga Strato (Magdeburger Straße) laŭ la tiama provincĉefurbo Magdeburg. La alia parto unue simple nomiĝis Ĉefstrato (Haŭptstraße). Post la enkorpigo de la vilaĝo Ilversgehofen en la urbo Erfurto oni alinomis ĝin en 1912 Poststraße, en 1933 laŭ Horst Wessel Horst-Wessel-Straße. En 1945 por mallonga tempo ĝi estis la Strato de Bona Espero (Straße der Guten Hoffnung) antaŭ ol sia renomiĝo kiel Weißenseer Allee laŭ la komunumo Weißensee. Post la fondo de GDR ekpatronis la sovetia diktatorego Stalino (Stalinallee), ekde 1961 Karl Marx (Karl-Marx-Allee). En 1990 oni donis al la stratego la okan nomon, nome Magdeburger Allee.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Iam la strato donis spacon al ĉiuj irantoj norden, nome al StotternheimSömmerda kaj poste al Sangerhausen kaj MagdeburgMittelhausen kaj Schwerborn. Hodiaŭ restis nur la trafiko al Mittelhausen, por la irantoj al Sömmerda estas pli konvena pli orienta strato, la Eugen-Richter-strato.

Gravas la strato sendube por la trafiko publika: la tramlinioj 1 kaj 5 iras laŭ ĝi kun la haltejoj Lutherkirche, Wendenstraße, Ilversgehofener Platz, Salinenstraße kaj Grubenstraße. Ankaŭ la stacidomo Erfurt-Nord invitas al pluveturado al NordhausenBad Langensalza/Kassel.

Kelkaj kromnomas ĝin la plej longan butikumstrato de Turingujo, kaj fakte: en la plejmulto de al domoj troviĝas etaj vendejoj. Krom bakistoj, buĉistoj, frizistoj oni videblas ankaŭ ne malmultaj vendejoj de uzitaj varoj. La lastajn jarojn evoluis kultura vivo: al tio kontribuas la karaktero metropola de stratego kun verdaj zonoj, la komunumo de la Luterkirko, la kulturknajpo ILVERS Café kaj Heiligenmühle. Ankaŭ amikaro de la eksa vilaĝo Ilversgehofen sindone agadas. Faktoro pozitiva estas pluse la relative malaltaj luprezoj kaj bonegaj koneksoj publiktrafikaj.

Ekde 1992 la pormetiisto kaj porkomercista societo Das Beste im Norden e.V. ĉiujare invitas onin en junio al la festo Magdeburger-Allee-Fest.

Konstruaĵoj laŭlongaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]