Magdeburga juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La t.n. Magdeburga juro estas urba rajto, kiu estiĝis en Magdeburg kaj de tie disvastiĝis ĉefe per la koloniigo de orienta Eŭropo.

La unua skriba fonto por la ekzisto de la Magdeburga juro estas privilegio pri plisimpligo de la urba procesordo fare de ĉefepiskopo Wichmann el la jaro 1188. Tio signifas, ke tiutempe jam ekzistis urba rajto en Magdeburg. En 1294 la burĝoj aĉetis de la ĉefepiskopo la postenojn de la gvidaj legislativa kaj militista oficistoj de la urbo (Schultheiß kaj Burggraf). Formale la ĉefepiskopo restis la ĉefa juĝisto, sed praktike la urba konsilantaro posedis la juĝpovon. En la sama jaro oni dividis la taskojn inter laika juĝistaro, kiu respondecis pri la ekzekutivo, dum la konsilantaro zorgis pri administrado kaj legislativo. Ekde tiu tempo oni povas paroli pri la Magdeburga juro en la senco de sendependa memadministrado de urbo.

La Magdeburga juro entenis leĝajn regulojn pri familia kaj hereda juro (i.a. memstara sinprezento kaj sindefendo de edzino), pri kriminala juro (i.a. ĉesigo de parencara respondeco pri la krimo de unuopulo, ĉesigo de preskripto kaze de perfortkrimo), sed ĉefe ĝi tamen estis komerc(ist)a juro (ia. garantidevo por varoj, devigo al fakturigo ktp.). Pri la juĝado respondecis laika juĝistaro (Schöppenstuhl), kiu kutime konsistis el 11 laikoj, kiuj rajtis mem decidi pri siaj posteuloj.

La Magdeburga juro disvastiĝis iom okcidenten en regionon de la nuna Malsupra Saksio, sed ĉefe ĝi disvastiĝis orienten kune kun la koloniigo, al Brandenburgio, Pomerio, Prusio, Turingio, Saksio, Luzacio, Silezio, Bohemio kaj Moravio, ĝis la baltaj ŝtatoj, Rusio kaj Ukrainio. Tiu rimarkinda disvastiĝo okazis kune kun la t.n. Sachsenspiegel (= Saksa spegulo), kiu fiksis la ĝeneralan juron tiutempe. Ambaŭ leĝarojn kune oni foje nomis Germana juro (lat. ius teutonicus) intertempe oni preferas la esprimon "Saksa-magdeburga juro". Grandurboj, kiuj ricevis la Magdeburgan juron, ekz. estis Vilnius kaj Kaunas en Litovio kaj Kiev en Ukrainio.

En kazo de disputo aŭ dubo la aliaj urboj konsultis la magdeburgan laikan juĝistaron, kiu tiamaniere ricevis fortan influon rilate al la interpretado de la juraj normoj.

La influo kiel konsulta instanco malpliiĝis kiel sekvo de la eklezia dispartiĝo kaŭze de la Reformacio, ĉar la urboj de katolika regiono ne plu rajtis konsultiĝi kun la protestanta Magdeburg. Sed la definitiva fino okazis dum la Tridekjara milito en 1631, kiam neniiĝis la tuta "jura biblioteko" de la juĝistaro.

En Pollando la Magdeburga juro perdis sian validecon nur dum la Napoleon-aj reformoj kaj en Ukrainio ĝi validis ĝis la enkonduko de la "Leĝaro de la Rusa Imperio" en 1840/42. En Kievo mem ĝi validis ĝis 1834. Eĉ la latva civila juro el 1937 estas ankoraŭ influita de la Magdeburga juro.