Magelana kampefilo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Magelana kampefilo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Campephilus magellanicus (King, 1828) |
||||||||||||||
La Magelana kampefilo (Campephilus magellanicus) estas granda neotropika specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Campephilus” aŭ Kampefiloj kaj subfamilio Picinae, kiu estas loĝanta reproduktulo en Ameriko, nome en Ĉilio laŭlonge de Andoj, kaj en kelkaj partoj de sudokcidenta Argentino. Tiu ĉi specio estas la plej suda ekzemplo de la genro Campephilus, kiu inkludas la faman specion de la Eburbeka pego.
La Magelana kampefilo estas 36-38 cm longe. Maskloj de tiu ĉi specio pezas 312-363 g, kaj inoj pezas 276-312 g. Tiu ĉi specio estas ĉefe nigra, kun blanka flugilmakulo kaj malhelgriza, ĉizilforma beko. Maskloj havas skarlatajn kapon kaj kreston. Inoj havas ĉefe nigran kapon, sed estas areo de ruĝa koloro ĉe la bazo de la beko. Junuloj de Magelana kampefilo aspektas kiel inoj de la specio, sed ili havas pli malgrandan kreston kaj estas pli brunaj. En sia teritorio, tiu ĉi birdo estas nekonfuzebla.
La Magelana kampefilo loĝas maturajn notofagarbarojn de Nothofagus kaj Nothofagus-Austrocedrus, kie ili manĝas ĉefe larvojn kaj plenkreskajn skarabojn. Ili reproduktiĝas el malfrua aŭtuno al frua printempo, elfosante nestokavon 5-15 m super la grundo. La inoj demetas 1 al 4 ovojn.
La plej komuna alvoko de la Magelana kampefilo estas nazeca “kiiijuuU” kaj “pi-Kaá”. Kiel ĉe multaj specioj de la genro Campephilus, ties tamburado estas laŭta duobla frapado.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Campephilus magellanicus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 31a Aŭgusto 2006. Ne minacata
- Woodpeckers: A guide to the woodpeckers of the world” de Winkler, Christie kaj Nurney, ISBN 0-395-72043-5
[redakti] Eksteraj ligoj
- Filmoj de Magelana kampefilo ĉe Interreta Birdokolekto
- Magellanic Woodpecker conservation program La Magelana kampefilo (en hispana)
- Poŝtmarkoj (de Argentino, Ĉilio) kun teritoria mapo
- Foto (ino); Artikolo
- Birdoj de Ĉilio: Magelana kampefilo - Priskribo kaj fotoj