Magelana pingveno
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Spheniscus magellanicus
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
Specioj
|
||||||||||
|
Spheniscus magellanicus |
||||||||||
La magelana pingveno (Spheniscus magellanicus) estas marbirdo el la familio de la pingvenoj (Spheniscidae). Ĝi kovas sur la bordoj de Argentino, Ĉilio kaj la Falklandoj, kun iometa migrado al Brazilo. Ĝi estas la plej nombra de la sfeniskedaj pingvenoj. Ili vivas en la Magelana markolo en la malvarma klimato de suda Ĉilio.
Priskribo [redakti]
Magelanaj pingvenoj estas mezgrandaj pingvenoj, 61–76 cm alta kaj peza de 2,7 kg ĝis 6,5 kg. La maskloj estas pli grandaj ol la inoj, kaj la pezo de ambaŭ malkreskas dum la gepatroj nutras siajn idojn.
La plenkreskintoj havas nigrajn dorsojn kaj blankajn abdomenojn. Inter la kapo kaj la brusto estas du nigraj strioj, la suba en formo de renversita huffero. La kapo estas nigra kun larĝa blanka limo kiu ampleksas de malantaŭ la okulo, ĉirkaŭ la nigra orelo-kovriloj kaj mentono, kaj kuniĝas ĉe la gorĝo. Idoj kaj junaj pingvenoj havas grizbluajn dorsojn, kaj velkitan grizbluon sur la brustoj. Magelanaj pingvenoj povas vivi ĝis 25 jarojn en naturo, aŭ pli ol 30 jaroj en kaptiteco.
Junaj pingvenoj ordinare havas makulan ŝablonon sur siaj piedoj, kiu velkas laŭ aĝo. Antaŭ tiuj birdoj atingas la aĝon de ĉirkaŭ dek jaroj, liaj piedoj kutime iĝis tute nigraj.
Simile al aliaj specioj de pingvenoj, la magelana pingveno havas tre rigidajn flugilojn por "flugi" aŭ krozi sub akvo.
Magelanaj pingvenoj manĝas en la akvo, predante sepiojn, kalmarojn, krilojn, kaj aliajn krustulojn, kaj ingestas marakvon samtempe. Iliaj saloekskreciaj glandoj eligas la salon for de siaj korpoj.
Reprodukto [redakti]
Magelanaj pingvenoj naĝas en grandaj aroj dum la ĉaso. Kiam la reprodukta sezono komenciĝas, tiuj birdoj kunvenas en grandaj nestaj kolonioj ĉe la marbordoj de Argentino, suda Ĉilio, kaj la Falkland Insuloj, kiuj havas densecon de 20 nestoj po 100 kvadrataj metroj. Unu el la plej grandaj de tiuj kolonioj troviĝas ĉe Punta Tombo. Nestojn konstruas ili sub arbustoj aŭ en tuneletoj. Du ovoj demetiĝas. Kovado daŭras 39-42 tagojn, tasko kiun la gepatroj dividas en 10–15-tagaj atentadoj. La idojn estas prizorgataj de ambaŭ gepatroj dum 29 tagoj kaj estas manĝigataj ĉiu du aŭ tri tagoj. Kutime, la du idoj estas edukataj ĝis plenaĝo, kvankam foje nur unu. Magelanaj pingvenoj pariĝas kun la sama partnero jaron post jaro. La masklo rekuperas sian tuneleton de la antaŭa jaro kaj atendas renkonton kun lia ino. La ino kapablas rekoni sian edzon per lia voĉo.
Statuso [redakti]
Milionoj da tiuj pingvenoj ankoraŭ vivas sur la marbordoj de Argentino kaj Ĉilio, sed la specio estas klasita kiel minacata, ĉefe pro la vundebleco de grandajn nestajn koloniojn je naftoverŝoj, kiuj mortigas 20.000 plenkreskintojn kaj 22.000 idojn ĉiujare laŭ la marbordo de Argentino. La malkresko de fiŝaj nombroj, rezulto de klimata ŝanĝo, ankaŭ respondecas, kune kun predantoj (marleonoj kaj gigantaj petreloj) kiuj prenas la idojn.