Maginot-linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Maginot-linio estas fortikaĵlinio en Francio. La granda parto de la Maginot-linio estis konstruita en la jaroj 19301934.

Ĝi estis nesturmebla, sed ĝi tute senutilis, ĉar la germanoj pasis tra Belgio (same kiel dum la Unua mondmilito). Post la militĉeso la garnizonoj de la Maginot-linio estis ĉiam tie nevenkitaj, sed senpovaj, ili nenion plu povis fari ol kapitulaci.

En tiu ĉi periodo en la franca limregiono elkreskis la ĉefaj fortikigitaj zonoj – la rejna kaj la zono de Rejno ĝis Longjono en nordorienta Francio. La Maginot-linio sume konsistis el tri ĉefaj fortikigitaj spacoj: „Burgundan pordegon“ fermis Belfort, la duan spacon Lauter en Alzaco, apoganta sin ĉe Rejno kaj Saar, baris 80 km de limregiono, kaj la tria – Messo en Lotrino – defendis sume 120 km de la franca limregiono. Al la Maginot-linio apartenis ankaŭ du memstaraj fortikigitaj sektoroj – Kolmaro kaj Strasburgo kaj la memstara barejsektoro Saar. Sed en la jaro 1934 la konstruado de tiuj ĉi fortikaĵoj ne finiĝis; daŭris konstruado de novaj fuortaroj kaj pliperfektigado de jam konstruitaj kaj armitaj objektoj. Indikoj pri la suma nombro de la fortikaĵobjektoj de tiu ĉi linio tre diferencas: da ĝi estis proksimume 5800. El tio estis sume 49 fuortaroj – 29 infanteriaj kaj 20 artileriaj – kaj du grandgrupoj. Krome estis 246 infanteriaj fuortoj, 52 artileriaj izolitaj fuortoj, 3216 betonaj fortikaĵetoj armitaj per peza mitralo, 472 betonaj fortikaĵetoj armitaj per kontraŭtanka kanono kaj 936 betonaj objektoj armitaj per kanonoj kaj mitraloj. Krome la Maginot-linio konsistis el 222 malgrandaj betonaj objektoj kun blendaj kupoloj, servantaj kiel kaŝejoj de batalpretaj taĉmentoj, 94 rezistkapablaj gvatobjektoj, 205 kaŝejoj el ferbetono por bezonoj de komunikilaro kaj pluaj objektoj.

La Maginot-linion defendis sume 17 divizioj de la francaj limgardistoj – „couverture“, specialaj taĉmentoj ekzercitaj por batalo en fortikaĵoj, kun sufiĉa nombro da fakuloj por priservo de armilaro kaj komplika maŝina kaj teknika ekipaĵaro.

Izolitaj infanteriaj fuortoj de la Maginot-linio, precipe fortikaĵoj ĉe Rejno, havis malpli grandan rezistkapablon. Du kontraŭtankaj kanonoj, interŝanĝeblaj kun mitralaj ĝemeloj, kvin mitraloj kaj armilaro en 2–3 blendaj kloŝoj, povis rilate al granda praktika rapideco de pafado efike agadi en pafbarejon. Similan objekton defendis regule 25 viroj. Ofte uzita konstrusolvo estis kunigo de du ĝis tri infanteriaj fuortoj per subtera koridoro en ian miniaturan fuortaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]