Magneta anteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Magneta anteno, uzas, kontraste al dipolo, prefere la magnetan komponanton de la elektromagneta kampo. En pli granda distanco de la anteno la kampoj de ambaŭ variantoj de antenoj estas samaj.

Magneta anteno konsistas el unu, pli malofte kelkaj, kurbiĝoj de elektra konduktilo (drato aŭ tubo) kaj kondensilo. Ĝi estas oscil-cirkvito, ankaŭ nomita LC-cirkvito, kun granda areo de la bobeno.

Magnetaj antenoj estas uzataj por ricevado kaj por sendado. Radioamatoroj ŝatas ilin, ĉar ili povas esti konstruitaj tre malgrandaj, tial facile transporteblaj.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

HF-Empfangsrahmen, Durchmesser 100 mm, 50 kHz - 120 MHz, eine Windung, Übertrager 50 Ohm
HF-Empfangsrahmen, Durchmesser 100 mm, 50 kHz - 120 MHz, eine Windung, Übertrager 50 Ohm

Por alta sendpovumo la kondensilo devas elteni altan tension, la distanco inter la platoj de la kondensilo devas esti kelkajn milimetrojn larĝa.

La perimetro de la bobeno estu pli mallonga ol unu kvarono de la plej malgranda ondolongo.

Agordado[redakti | redakti fonton]

La anteno estas agordata per la kondensilo. Je ricevo oni aŭdas la plej bonan pozicion kiel plej laŭta bruo. Je sendado poste oni agordas al plej malalta staronda rilato.