Magneta lenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magneta lenso .
Elektra bobeno magnetigas magnetan cirkviton kun rivolua simetrio, kiu kreas magnetan kampon en la proksimo de la akso.

Magneta lenso estas aranĝaĵo, produktanta magnetan kampon kun speciala geometrio, uzata en aparatoj kiel la elektrona mikroskopo por fokusigi faskojn da elektronoj, samkiel optika lenso fokusigas lumon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1920-aj jaroj, Dennis Gabor eltrovis la unuan magnetan lenson, laborante en la Teknologia Universitato Berlino al projekto pri rapida osciloskopo. En tiu-ĉi universitato estos eltrovata la elektrona mikroskopo fare de Ernst Ruska.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La radiusa komponanto de la magneta kampo donas al la elektronoj (kies rapideca vektoro estas paralela al la akso) azimutan movon. La elektronoj, kun azimuta rapideco, tiam suferas disvojigon fare de la aksa komponanto de la magneta kampo, disvojigo kiu proksimigas ilin al la akso.

Por resumi, la trajektorioj de la elektronoj:
  "volviĝas" de angulo θ ĉirkaŭ la akso,
  pliproksimiĝas al la akso, sammaniere kiel fokusigita luma radio.

Fokusa distanco

Donata de la formulo:

kie:

  • e estas la ŝargo de elektrono
  • m0 estas la maso de elektrono
  • U0 estas rapideco de la elektronoj, mezurita per la potencialo kiu akcelis ilin.
  • Bz estas la aksa komponanto de la magneta kampo (integrita laŭ la akso Z).

Rotacio de la elektronaj trajektorioj

Aberacioj

Tia lenso suferas pro sfera aberacio, kiu ne estas simple kalkulebla. Se oni analogas la rapidecon de elektro al la ondolongo de la lumo, oni vidas, ke la kolora aberacio estas tute simple egala al la fokusa distanco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]