Magneta permeableco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komparo de absolutaj permeabloj inter: feromagnetoj (μf), paramagnetoj (μp), diamagnetoj (μd) kaj vakuo (μ0).

Magneta permeablecorelativa permeabl(ec)o estas koeficiento μ (ankaŭ simbolata μr) en leĝo de magneta interago kaj ekvacioj de Maxwell.

Ĉi tiu koeficiento montras kiel medio pligrandigas magnetan kampon, kaj estas pura nombro sen unuo.

Ne konfuzu la relativan permeablon kun la absoluta permeablo, μ.μ0, kiu estas la kvociento inter la indukdenso B kaj la magneta kampo H, kaj kies la unuo estas sama ol la unuo de la magneta konstanto μ0, t.e. N/A2.

Laŭ siaj magnetaj permeablecoj, substancoj estas klasifikitaj jene:

μr = 1 + \chi, kie \chi, nomita magneta impresemeco, aŭ laŭ la ĵargono de fakuloj susceptebleco[1]., estas koeficiento malgranda kaj negativa;

μr = 1 + \chi, kie \chi estas koeficiento malgranda kaj pozitiva;

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J.P. Baïlon, J.M. Dorlot (2000). Des matériaux (Materialoj) (france) p. 447-460, Magnetaj proprecoj de materialoj.versio : 3-a eldono.