Magnus la 1-a (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Magnus la 1-a (Magnus la BonaMagnus la Nobla, n. 1024, m. la 25-an de oktobro 1047) estis reĝo de Norvegio ekde 1035 kaj reĝo de Danio ekde 1042.

Li estis la nelegitima filo de Olavo la 2-a de Norvegio (Sankta Olavo) kaj lia kromvirino Alvhild. En 1028 Kanuto la 1-a devigis lin eliri de Norvegio, sed post ties morto en 1035 la norvegaj nobeloj alvokis lin por iĝi sia reĝo. Li invadis Danion kie Hardakanuto sekvis sian patron Kanuton kiel reĝo de Danio. En 1038 aŭ 1039 estiĝis pacakordo inter Hardakanuto kaj Magnus, per kiu, se Hardakanuto aŭ Magnus mortus senheredonte, la postvivanto sekvus lin kiel reĝo de lia lando. Hardakanuto mortis en 1042, kaj Magnus iĝis reĝo de Danio, malgraŭ ke Svein Estridsen, nevo de Kanuto, pretendis la tronon.

La wendoj invadis Danion, sed en 1043 Magnus tute venkis ilin ĉe Lyrskov Hede: laŭdire dum la batalo mortis 15,000 wendoj. Laŭlegende antaŭ la batalo la kloŝoj de la katedralo de Trondheim sonoris: la norvegoj interpretis tion kiel signo ke Sankta Olavo protektis sian filon.

Daŭre estis konflikto inter Magnus kaj Svein Estridsen. Fine estis pacakordo per kiu Svein iĝis reĝo de Danio, sed en 1047 la norvegoj, helpataj de la svedoj, forpelis lin. Dume en Norvegio Magnus luktis kontraŭ sia onklo Harald Hardrada, kaj en 1046 Harald devigis Magnus nomumi lin kunreĝo.

La sekvantan jaron Magnus mortis ĉe Sjælland. Sur sia mortlito li nomumis Svein kiel sia heredonto. Tamen Harald kontestis tion kaj sekvis militado ĝis 1062, kiam Harald ekambiciis la konkeron de aliaj landoj.


Antaŭe: reĝo de Norvegio Poste:
Kanuto la 1-a 1035-1047 Harald la 3-a (Harald Hardrada)
Antaŭe: reĝo de Danio Poste:
Hardakanuto 1042-1047 Svein la 2-a