Magomet Isajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anonco pri kreo de ASE en der esperantist kun mencio de Mahomet Isajev

Magomet (foje ankaŭ Mahomet) Izmajloviĉ Isajev [isajef] (ruse Магомет Измайлович Исаев; naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken al oseta patrino kaj laka patro, mortis la 20-an de junio 2011 en Moskvo) estas sovetia kaj rusia esperantisto, profesoro pri lingvoscienco.

Scienca agado

Li estas fakulo pri iranaj lingvoj kaj sociolingvistiko, aŭtoro de multaj libroj pri tiuj fakoj. Li estas membro de Rusia Akademio de Naturaj Sciencoj.

En 1951 Magomet Isajev finis Leningradan Ŝtatan Universitaton, instruis en Moskva Ŝtata Universitato, Moskva Ŝtata Lingva Universitato, Rusia Universitato de nacia amikeco.

Kiel iranisto, Magomet Isajev multe kontribuis al esplorado de la digora dialekto de la oseta lingvo. Kiel sociolingvisto, li multe laboris pri esploroj de lingva situacio en multlingva Sovetunio.

Esperanto-agado

Li esperantistiĝis en 1956. Li gvidis interlingvistikan grupon en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo. De 1979 ĝis 1989 li estis prezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Li estis kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro kaj aŭtoro de informa libro pri Esperanto. Krome li estis redaktoro de du interlingvistikaj artikolaroj. Li estis scienca gvidanto de doktorigaj interlingvistikaj disertacioj de Dina Lukjanec kaj Boris Kolker.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Verkoj

  • E. A. Bokarev i interlingvistika; Problema iskusstvennogo jazyka meĵdunarodnogo obŝĉenija (1976)
  • Problemy interlingvistiki (1976)
  • Pri la lingvo de l' estonteco (1977)
  • Язык Эсперанто (Lingvo Esperanto) (1981)
  • Учебник языка Эсперанто (Lernolibro de lingvo Esperanto) (1984, kun Z. V. Semjonova)
  • Pri bazaj metodologiaj problemoj de interlingvistiko (1986)
  • Problemy meĵudnarodnogo vzpomogatel'nogo jazyka (1991)

Eksteraj ligiloj

Trovu « Magomet Isajev » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke Dankletero de Rusia Registaro al Isajev pro lia granda kontribuo al disvolviĝo de filologia scienco (2003) greke Problemy interlingvistiki lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA greke Problemy meždunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA greke Referaĵo de disertacio de Boris Kolker greke On the Language of the Future