Magyar Nép

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magyar Nép madjar (Hungara Popolo)

  • 1. Estis politika, ekonomia kaj beletristika ilustrita semajnrevuo aperinta de subteno de Minerva Rt. inter 25-a de novembro 1921 kaj 9-a de septembro 1944 en Kluĵo. Ĝi volis kontentigi unuavice la dezirojn de kamparanoj, urbaj industriistoj kaj komercistoj.

Radakcio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ĉefredaktoro ĝis septembro 1943 estis Domokos Gyallay (kiu efektive ĝvidis la gazeton ĝis la fino de 1943), apud li ĝis septembro 1924 István Naláczy, poste ĝis junio 1927 Kálmán Petres estis la respondecredaktoroj. De 1928 ĝia agrikultura rubrikgvidanto, de junio 1928 ĝis 1941 respondecredaktoro kaj aferĝvidanta direktoro estis Ferenc Szász. De januaro 1941 Iván Dávid, de julio István Nemes estis la respondecredaktoroj kaj la respondeceldonisto estis Kálmán Tóth.

Kunlaborantaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi havis konstantan rilatojn kun Erdélyi Gazdasági Egyesület. Ĝiaj kunlaborantoj estis inter aliaj rilate industriaj-kooperativaj aferoj: Dévald László, Szemerjai Sándor, Veress Endre, Drexler Béla, Adorjáni Károly, Ferencz József, de agrikulturaj: P. Nagy Sándor, Szentkirályi Sándor, Szentkirályi Ákos, Nagy Endre, Cs. Lázár László, Páter Béla, Gyalui Rosenberger Sándor, Török Bálint. Kunlaboris ankaŭ: Csűry Bálint, Boros György, György Lajos, Kristóf György, Vásárhelyi János, Bitay Árpád, Tavaszy Sándor, Rass Károly, Trefán Leonárd, Kiss Ernő, Grandpierre Emil, Kádár József, Gyalui Farkas, Járosi Andor, Vári Albert. Gál Kelemen verkis pri instruado, Rajka László kaj Kántor Lajos publikis tradukajoxjn, László Rajka artikolis pri ŝvaboj, János Seprődi pri Béla Bartók, Sándor Nagy pri Ady. En rubriko Erdély jeles szülöttei (Renomaj naskiĝintoj de Transilvanio) prezentis la hungarajn grandulojn, kulturinstitutojn. La historiistoj verkis pri la historio de Hungario kaj Transilvanio, precipe pri tiuj partoj, kiuj elrestis el lernolibroj (Buday Árpád, Karácsonyi János, Bíró Vencel kaj Ferenczi Sándor). Lajos Kelemen havis konstantan rubrikon kun titolo "Honismeret" (Hejmlandkonado). Natursciencajn kaj geografiajn-geologiajn artikolojn verkis Bányai János, Gelei József, Teleky Dezső, Xántusné Paull Aranka, Tulogdy János. Gergely Endre, poste Jancsó Ödön artikolis pri sanaferoj. Politike la revuo apogis la Országos Magyar Párt, respektive Erdélyi Párt. Ĝiaj ĉefartikolojn verkis Balogh Artúr, Sulyok István, Gyárfás Elemér, Várady Aurél, Zágoni István, Paál Árpád, Demeter Béla.

Rubriko Magyar Nép Mulattató[redakti | redakti fonton]

En ĝia rubriko Magyar Nép Mulattató ĝi publikis beletristikaĵojn klasikajn kaj samtempajn Vargha Gyula, Endrődi Sándor, Jakab Ödön, Lampérth Géza, Móra Ferenc; Reményik Sándor, Áprily Lajos, Tompa László, Szombati-Szabó István; Szabolcska Mihály, Benedek Elek, Kovács Dezső, Serestély Béla, Mael Ferenc, Pálffi Márton, Földes Zoltán, Nikodémusz Károly, Halmágyi Samu, Dózsa Endre, Farczádi Sándor, L. Ady Mariska, Finta Gerő; Kiss Jenő, Nyírő József, Nagy Elek, Horváth István, Kovács György; Zsigmond Móricz, Szabó Dezső. Komence lustis ĝin Sándor Szopos, poste István Tóth kaj János Hankó. Ĝi estis la plej populara semajnrevuo en sia tempo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]