Magyar Színházművészeti Lexikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magyar színházművészeti lexikon
leksikono
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hungara lingvo
Eldonado
Eldondato 1994
Loko Budapeŝto
Eldonejo Akadémiai Kiadó
vdr

Magyar Színházművészeti Lexikon (hungare hungara konsult-libro de teatraj artistoj) estas konsulta kaj referenca verko pri hungaraj aktoroj, reĝisoroj kaj anoj de aliaj teatraj profesioj. Ĝi aperis en 1994 en Budapeŝto ĉe Akadémiai Kiadó ("akademia eldonejo") kaj nun estas ankaŭ rete disponebla ĉe Magyar Elektronikus Könyvtár (hungara elektronika libraro).

Ĝia ĉefredaktisto estis György Székely. Respondeculoj pri difinitaj periodoj estis:

  • 1790–1849: György Székely
  • 1850–1899: Kornél Nobilis
  • 1900–1949: Tamás Gajdo
  • 1950–: Klára Molnár

La libro enhavas 7.578 artikolojn. Ĝi informas ne nur pri la vivo de artistoj, sed ankaŭ klarigas hungarajn teatrajn fakterminojn kaj mallongigojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]