Magyaralmás
Magyaralmás (madjaralmAŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Mór. La loknomo signifas hungare: hungara-pomoarbaro. Estas ĉe la Danubo vilaĝo Rácalmás, kie loĝis serboj. Por fari diferencon, ĉi tiu vilaĝo ricevis "magyar". Ankoraŭ tria "almás", Dunaalmás troviĝas ankaŭ ĉe Danubo en la departemento Komárom-Esztergom, inter Tata kaj Neszmély.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 1490
- Poŝtkodo: 8071
- Telefonprefikso: 22
Situo[redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo inter montoj Bakony (bakonj) kaj Vértes (vErteŝ), laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Székesfehérvár-Győr estas proksime.
Historio[redakti]
En 1791 katolika preĝejo konstruiĝis, krome estas ankaŭ kalvinana preĝejo. En 1912 impona paroĥo konstruiĝis. En 1945 okazis grandaj bataloj inter germanoj kaj Ruĝa Armeo.
Komunumoj pri almás (= poma aŭ pomarbaro) en Hungara reĝlando[redakti]
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin en Bălan (Sălaj)!
| Almás | Almásfüzitő | Almásháza | Almáskamarás | Almáskeresztúr | Bácsalmás |
| Dunaalmás | Fertősalmás | Hontalmás | Magyaralmás | Pozsonyalmás | Rácalmás |
| Szádalmás | Szepesalmás | Tóalmás | Torontálalmás |
