Magyarföld
Magyarföld [madjarfold] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. La loknomo signifas: hungara-tero.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 27
- Poŝtkodo: 8973
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°46′40″N 16°25'02″E
Situo[redakti | redakti fonton]
Magyarföld situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Őriszentpéter troviĝas 9, Lenti 23, Szentgotthárd 27 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la onidiro slovenoj, germanoj kaj kroatoj fondis la vilaĝon en la 14-a jarcento, kies nomo estis Dobornok. En 1469 jam ĝi havis doganprenan rajton kun titolo kampurbo. Inter 1773-1912 la loknomo estis Dobraföld. En Magyarföld migra poŝto servas. La municipa administracio en Csesztreg funkcias.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- sonorilostablo
- protektata naturaĵo de 1976
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo Arkivigite je 2021-09-26 per la retarkivo Wayback Machine