Magyarszék

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Magyarszék [madjarsEk] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Komló. En la loknomo magyar signifas hungare: hungaro.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Magyarszék situas sur deklivoj, laŭ ĉefvojo Pécs-Kaposvár, laŭ fervojo Dombóvár-Komló. Pécs troviĝas je 20 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vojo de la romianoj troviĝis ĉe Magyarszék. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Zeek". Supozeble dum regado de la turkoj la komunumo ne senhomiĝis. En la 18-a jarcento germanoj apude fondis apartan kolonion. En 1930 la najbaraj vilaĝetoj unuiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Sanktaj Gardanĝeloj
  • romkatolika kapelo omaĝe al Senŝuaj Fratinoj Ĉiuj Sanktuloj
  • ripoza parko