Mah-Ku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panoramo de la irana urbo Mah-Ku

Máh-Kú estas montara urbo en la nordokcidenta parto de la irana provinco Okcidenta Azerbajĝano. Ĝi situas 22 kilometrojn for de la turka landlimo kaj 1634 metrojn alte ĉe la rivero Zangmar. Ĝia nomo eble devenas de la persaj vortoj Máh por Medoj, kiuj estas antikva tribo irana, kaj Kuh por montaro. [1] Tiu urbo estas bone konata en la historio de la Bahaa Kredo ĉar en ĝia kastelo estis enprizonigita la Báb dum 9 monatoj, de la somero 1847 ĝis la printempo 1848.

Post la morto en marto 1847 de la guberniestro de Esfahano Manúchihr Khán, kiu estis protektanta lin, la Báb estis arestita kaj eskortita al Tehrano, poste al Tabrizo kaj fine dum la somero 1847 al la montara kastelo de Máh-Kú, kiun li kromnomis "la malferma montaro" (Jabal-i-Básiṭ).

Kastelo de Mah-Ku komence de la 20-a jarcento

Izolita meze de fremda lando montara kaj de kurda popolo sunaista, li spertis vivkondiĉojn komence tre severajn kaj malfacilajn : neniu krom lia sekretario povis vidi lin dum la unuaj semajnoj, la loĝantaro de la fortikaĵo konsistis el du gardistoj kaj kvar hundoj, lia ĉambro el krudaj brikoj kaj ne havis pordon, kaj li ne rajtis havi lumon dum nokto [2]. Tamen lia radianta karismo konkeris la korojn de ĉiuj, eĉ de la landlima oficirestro 'Alí Khán, kies indulgemo pli kaj pli malseverigis liajn vivkondiĉojn malgraŭ la striktaj ordonoj de la Granda Veziro Ḥájí Mírzá Áqásí : tiam alfluis la pilgrimantoj kaj lia unua disĉiplo Mullá Ḥusayn-i-Bushrú'í tamen sukcesis vojaĝi de Maŝhado tra Persio al Máh-Kú por soleni kun li la novjaran feston (Náw-Rúz) de la jaro 1848.

Dum tiuj naŭ monatoj, li havis multan tempon por skribe proklami sian mision kaj li interalie verkis :

  • Dua Epistolo al Muḥammad Sháh Qájár
  • Epistolo al la 'ulamá (religiaj erudiciuloj islamaj) de Qazvín kaj al Ḥájí Mírzá Áqásí
  • Persa Bayán estas Lia plej grava verko, kiu entenas la kernon de liaj instruoj kaj anoncas la alvenon de "Tiu, kiun Dio Manifestos" por finverki tiun libron.
  • Araba Bayán (la plej mallonga kaj malpli eminenta el la du Bajanoj)
  • Dalá’il-i-Sab’ih (la Sep Pruvoj)
  • 9 Komentarioj pri la tuta Korano (ĉiuj perditaj)
  • Tria Epistolo al Muḥammad Sháh Qájár

Sed spionoj avertis la Grandan Veziron pri la okazantaĵoj, kaj tiu decidis ekzili la Báb-on al la montara fortikaĵo de Chihríq ĉirkaŭ la 10-an de aprilo 1848.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. E.J. Brill's First Encyclopaedia of Islam, 1913-1936 - Page 181, edited by M Th Houtsma, R Hartmann, T W Arnold, R Basset, H A R Gibb, W Heffening, E Livi-Provengal, A J Wensinck - Architecture - 1993
  2. "God passes by" de Shoghi Effendi, ĉapitro 2-a, p.18-19

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».