Mohandas Karamchand Gandhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mahatma Gandhi)
Saltu al: navigado, serĉo
Mohandas Karamchand Gandhi
Mohandas Karamchand Gandhi
Gandhi en Sudafriko
Naskiĝo 2-a de oktobro 1869
en Porbandar, Barato
Morto 30-a de januaro 1948
en Nov-Delhio, Barato
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Mohandas Karamchand Gandhi ([moːhənd̪aːs kərəmtʃənd̪ gaːnd̪ʱiː], guĝarate મોહનદાસ કરમચંદ ગાંધી, hindie मोहनदास करमचन्द गांधी, Esperante Mahatmo Gandhio) naskiĝis la 2-an de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝa. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdoni. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Kiam li revenis al Sud-Afriko en 1897 post rapida vojaĝo al Barato por alpreni sian edzinon, oni provis mortigi lin en haveno. Li apogis la britojn dum la Bura Milito, organizante hindan flegistan servon. Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko.

Li kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvalo volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Baratdevenuloj faris protestan renkontiĝon en Imperia Teatro de Johanesburgo kaj minacis reagi perforte kontraŭ la maljusta ordono. Gandhi konsilis ilin simple ne registriĝi, kaj, kvankam estis hinduoj kaj islamanoj, rekoni adori la saman Dion. Post unu semajno da malobeo oni maldevigis al la aziaj virinoj la registron. Kiam la transvala registaro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en 1907, Gandhi kaj multaj baratdevenuloj estis arestitaj. Estis entute arestitaj 2.500 baratdevenuloj, kaj 6.000 forlasis Transvaal-on, kie loĝis 13.000 da ili. Dum la ses monatoj, en kiuj li restis arestita, Gandhi legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn.

En 1913 li denove estis arestita pro politikaj kialoj. Estis granda striko je lia apogo de baratdevenuloj, kiuj estis devigataj labori en konstruo de fervojo kaj havis siajn edzecojn nuligitajn de la registaro.

Gandhi revenis al Barato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn tie. En 1917 li estis denove arestita pro politikaj kialoj, sed la brita registaro liberigis lin pro la violentaj manifestacioj de la popolo. En 1919 li proklamis ĝeneralan strikon kontraŭ la leĝo "Rowlatt Act", sed estis violentaj agoj kaj li malproklamis la strikon. En 1920 li proponis civilan malobeon kontraŭ la Brita registaro de Barato. Kaj dum preskaŭ dek jaroj li vojaĝis tra tuta Brita Barato disvastigante siajn ideojn. En 1929 li faris ultimaton al la Brita registaro, postulante la sendependon de Barato ĝis la 11-a de marto 1930. En tiu tago, li komencis la marŝadon al la maro por fari propran salon (spite la britan sal-monopolon); li estis arestita, sed miloj da baratanoj malobeis la kolonian registaron kaj daŭrigis la faradon de salo. Cent mil baratanoj estis arestitaj de la brita registaro dum la kampanjo. Gandhi estis alvokata al parolado kun la vic-reĝo (guberniestro) Irwin en 1931 kaj ili faris akordon. Gandhi vojaĝis al Londono, kie li estis rigardata kiel kuriozaĵo, renkontis multajn famulojn kaj parolis al ĵurnalistaro.

Reveninte al Barato, li estis arestita multajn fojojn, sed apogis Brition dum la Dua mondmilito kaj, pro tio, ne faris grandajn manifestaciojn dum la milito. Malgraŭ tio li estis arestita en 1942. Post la milito li gvidis manifestaciojn ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kiam Barato finfine iĝis sendependa. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter barataj kaj pakistanaj hinduoj kaj islamanoj, sed vane.

Je la 30-a de januaro 1948, fanatika hinduo mortpafis Gandhion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo en Hindujo (1869-1888)[redakti | redakti fonton]

Gandhi, 13-jaraĝa, kun sia samklasano Sheikh Mehtab (dekstre) en Rajkot.

Mohandas Karamchand Gandhi naskiĝis la 2-an de oktobro 1869 en Porbandar, en la nuna ŝtato Guĝarato en Hindujo. Gandhi naskiĝis kaj vivis dum sia tuta vivo kiel hinduo. La familio apartenis al la kasto de negocistoj, la Vajŝoj.[1]. Tamen, la familio estis malferma al aliaj religiaj komunumoj, ĉu ĝajna, islamazaratuŝtrisma[2].

Mohandas montris grandan amon kaj respekton al siaj gepatroj. Lia patro, Karamchand Gandhi, estis ano de la tribunalo de Kortumo Raĝasthanik, kaj ĉefministro de la princlandoj de Porbandar kaj Rajkot, kiel estis la familio Gandhi jam de ses generacioj. Gandhi priskribis lin kiel homo, kiu malgraŭ limigita edukado, kapablis solvi problemojn danke al sia sperto. Lia patrino, Putlibai, estis la kvara kaj lasta edzino de lia patro, de kiu ŝi havis kvar infanojn, Mohandas estanta la plej juna. Li memoris ŝin ĉefe kiel virino tre pia, atendante atente siajn religiajn ĵurojn, ĉefe faston kaj la viŝnuajn ritojn. Tiel Gandhi naskiĝis en familio riĉa, tiel lia patro, kiu portis orjuvelon povis ekzemple donaci al sia lasta filo akordeonon.

Propravorte Gandhi estis mezbona lernejano en la baza lernejo de Porbandar, kaj sekve iĝis tre studema, kvankam tre timema kaj sentebla en la mezlernejo de Rajkot[3].

En majo de la jaro 1883, Gandhi, dektrijaraĝa estis edzigita de siaj gepatroj al la samaĝa Kasturba Makhanji (nomata ankaŭ Kasturbai au simple Ba). Ili havis entute kvar filojn: Harilal Gandhi, naskiĝinta en 1888, Manilal Gandhi, naskiĝinta en 1892, Ramdas Gandhi, naskiĝinta en 1897 kaj Devdas Gandhi, naskiĝinta en 1900. Post tiu geedziĝo, prokrastiĝis la studado de unu jaro, sed ĉar li estis bona studanto, oni permesis al li transsalti unu klason, kio tamen estigos problemojn dum liaj sekvaj lernejanaj jaroj.[4].

Kiam Gandhi estis 16-jaraĝa mortis lia patro, kiun li adoris. Li ĉiam poste memoris, ke li ne dividis liajn lastajn momentojn kun sia patro, ĉar li pasigis la nokton kun sia edzino. Gandhi opiniis dum sia tuta vivo, ke tio, kion li konsideris mankon de fila pieco, kaŭzis la morton de la bebo, kiu naskiĝis kaj supervivis nur dum kelkaj tagoj.[5].

Dum tiu epoko de sia vivo, Gandhi evoluigis gravajn aspektojn de siaj etiko kaj personeco, kiel honestecon, toleremon, respekton de pliaĝuloj, vegetarismon kaj ĉefe la serĉadon de vero kaj rifuzo de mensogo.[6]

Li trapasis la enirekzamenon por la universitato de Samalda, en Bhavnagar, Guĝarato en 1887, sed la postuloj ŝajnas al li tute ne atingeblaj.[7].

Studoj en Britujo[redakti | redakti fonton]

Gandhi studante en Londono

Laŭ konsilo de malnova amiko de la familio, li decidis foriri por studi leĝon en Britujo, kio entuziasmigis lin. Li promesis al sia patrino en la ĉeesto de Becharji Svâmi, ĝajna monaĥo kaj alia konsilanto de la familio, sekvi la hinduajn regulojn kaj "tuŝi nek al vino, nek al virino, nek al viando".[8] Lia kasto kontraŭstaris lian foriron, konsiderante, ke la vivo en tiu lando povus kaŭzi perdon de kredo. Gandhi asertis la ĵuron faritan al sia patrino kaj subtenita de sia familio decidis foriri malgraŭ ĉio kaj estis kondamnita al eksterkasteco de la estro de la komunumo[9].

Gandhi aliĝis al la universitata kolegio de Londono la 4-an de septembro 1888, 18-jaraĝa, por iĝi advokato. Li provis iel adaptiĝi al britaj kutimoj, vestante sin kiel ĝentlemano, lernante dancojn, sed rifuzis manĝi viandaĵojn kiam li estis invitita. Sekve li manĝis en vegetaraj restoracioj londonaj. Anstataŭ nur plenumi la promeson faritan al sia patrino, li ankaŭ interesiĝis pri nutradscienco kaj vegetarismo. Li aliĝis al la Vegetarian Society kaj iĝis dumtempe membro de la administrantaro. Gandhi poste deklaris, ke tio estis lia unua sperto pri organizado de institucio[10]

Iuj vegetaranoj, kiujn li renkontis estis membroj de la Teozofia Societo fondita en 1875 kaj dediĉita al la esploro de la literaturoj budhisma kaj brahmana, celanta plifortigon de universala frateco.

Danke al ili, Gandhi studis pli atente la Bhagavadgitaon, kiu profunde tuŝis lin, ĉefe pro la ideo, ke deziro estas fonto de agemo de la spirito kaj de sufero. Li tiam interesiĝis pli kaj pli pri religio, ne nur pri hinduismo, sed ankaŭ pri aliaj religioj kiel budhismo, islamo kaj kristanismo, el kiuj li aparte elĉerpis la instigon reagi per ne-perforto: "se iu vin batas je la maldekstra vango, prezentu al li ankaŭ la alian".

Reveno al Hindujo[redakti | redakti fonton]

Mohandas enŝipiĝis por hejmenvojaĝi al Hindujo la 12-an de junio 1891, du tagojn post facila akcepto kiel advokato en Anglujo kaj Kimrujo. Sed liaj studoj estis ĉefe teoriaj, li ankoraŭ ne konis la hindan leĝaron kaj nur malfacile esprimiĝis publike. Li pruvis unue instaliĝi en Mumbajo, sed devis forlasi la urbon post ses monatoj, pro nesufiĉaj enspezoj.

Gandhi reiris tiam al Rajkot por labori ĉe sia frato, kiu ankaŭ estis advokato. Li verkis postulojn kaj memoraĵojn ĝuante la klientaron de sia frato. Tamen, malplaĉis al li la etoso de lukto por povo, kiu ĉirkaŭis lin, por altiri al li la favoron de la hierarkio, kaj ĉefe de britaj oficistoj. Kiam prezentiĝis okazo vojaĝi al Sudafriko sub kontrakto por hinda entrepreno, li ne hezitis kaj enŝipiĝis en aprilo 1893 por kolekti novajn spertojn en Afriko.

Movado por civilrajtoj en Sudafriko (1893-1915)[redakti | redakti fonton]

Gandhi en Sudafriko (1895)

Alveninte al Sudafriko, Gandhi estis viro tenera, timema kaj politike indiferenta. 18-jaraĝa li legis sian unuan gazeton, havis pri leĝaro nur libran kulturon kaj tute nenion sciis pri la komercaj aspektoj, kiuj interesis la hindajn komercistojn, kiuj formis lian ĉefan klientaron[11]. Sen apartaj facilaĵoj rilate al sia profesio, li ege timis, kiam li devis paroli antaŭ tribunalo[12]. Sudafriko ŝanĝis lin videble: pro profesia sukceso, li gajnis la memfidon, kiu mankis al li ĝis tiam,[11] kaj aliflanke vekiĝis lia politika konscienco pro la atestoj pri diskriminacio kontraŭ nigruloj kaj hindoj en tiu lando.

Diversaj anekdotoj raportitaj unue de Gandhi kiel "spertoj pri vero" klarigas la evoluon de la pozicio de Gandhi en tiu periodo de lia vivo. Iam ĉe la kortego en la urbo de Durban magistrato postulis, ke li forprenu sian turbanon. Gandhi rifuzis kaj estis forpelita el la tribunalo. Poste oni forpelis lin el trajno ĉe Pietermaritzburg, post kiam li rifuzis translokiĝi de unuaklasa vagono al triaklaso, kvankam li posedis unuaklasan bileton[13]. Aliokaze, vojaĝante per poŝta kaleŝo li estis batita de kondukisto, ĉar li rifuzis vojaĝi sur la ekstera piedapogilo por lasi sidlokon al eŭropa pasaĝero[14]. Dum tiu vojaĝo oni rifuzis lin en multaj hoteloj pro lia haŭtkoloro.

Tiuj incidentoj estis priskribitaj de pluraj biografoj kiel turnejo en la vivo de Gandhi kaj ili utilis poste kiel katalizilo por lia engaĝiĝo. Spertinte mem la netoleremon, la rasismon, la antaŭjuĝojn kaj la maljustecon kontraŭ hindoj en Sudafriko, Gandhi ekpensis pri la statuto de sia popolo kaj sia propra pozicio en la socio. Gandhi reagis per unuaj protestoj kaj atingis, ke hindoj vestitaj kiel eŭropanoj rajtis vojaĝi unuaklase.[15]

Gandhi dum la brita-bura milito (2-a vico, 3-a de dekstre).

Finonte sian kontrakton Gandhi prepariĝis hejmenvojaĝi al Hindujo. Tamen dum adiaŭa festo honore al li, li eksciis, ke la asembleo de la provinco Natal preparis leĝon por malpermesi voĉdonrajton al hindoj. Liaj gastigantoj petis lin resti por helpi al ili, ĉar ili ne havis sufiĉajn kompetentecojn por kontraŭstari tiun leĝprojekton. Gandhi cirkuligis plurajn petskribojn kontraŭ la leĝo adresatajn al la provinca registaro de Natal kaj al la brita registaro. Kvankam ne kapable malhelpi la voĉdonon de tiu leĝo, lia kampanjo altiris la atenton al la malfacilaĵoj de hindoj en Sudafriko. Gandhi restis fine en Sudafriko kaj fondis en 1894 la Natal Indian Congress (Hindan kongreson de Natal), kies sekretario li iĝis. Tiu organizaĵo ŝanĝis la hindan komunumon al homogena politika forto, publikigante pruvojn pri brita rasdisigo en Sudafriko.

En 1896 Gandhi mallonge revenis al Hindujo por veturigi sian edzinon kaj gefilojn kun li al Sudafriko. Reveninte januare 1897 li atakiĝis de amaso de blankhaŭtaj sudafrikanoj, kiuj volis linĉi lin.[16] Unua indico pri la valoroj, kiuj formis liajn postajn kampanjojn estas lia rifuzo juĝ-instance plendi pri siaj atakintoj, dirante ke unu el liaj principoj estas ne solvigi personajn problemojn per tribunalo.

En 1899, komence de la dua brita-bura milito, Gandhi deklaris, ke la hindoj subtenu la militon, se ili deziras leĝigi sian civitanecpostulon. Li organizis grupon de volontulaj ambulancistoj el 300 liberaj hindoj kaj 800 hindaj kulioj, nomitan Indian Ambulance Corps. Ĝi estis unu el la maloftaj medicinaj unuoj, kiuj helpis nigrajn sudafrikanojn. Gandhi mem estis portanto de vunditoj ĉe la batalo de Spion Kop[17]. Gandhi ricevis honoradon post tiu batalo. Malgraŭ tio, fine de la milito la situacio de hindoj en Sudafriko ne nur ne pliboniĝis, sed eĉ malpliboniĝis.

Gandhi kaj lia edzino Kasturba (1902)

En 1904 post fondiĝo de la gazeto Indian opinion (Hinda opinio), la legado de Unto This Last (Ĝis tiu lasta) de John Ruskin influis Gandhi-n funde kaj igis lin ŝanĝi sian vivon radikale en la sekvaj jaroj. Iom poste li aĉetis la entreprenon Phoenix, kiu iĝis la Tolstoï farm (La bredejo de Tolstoj), nomata honore al la verkisto, kie ĉiuj redaktistoj de la gazeto partoprenis la agrikulturajn laborojn kaj ricevis la saman salajron sendistinge de la profesio, la nacieco aŭ la haŭtkoloro. Li komencis la praktikon de fasto, ĉesis konsumi laktaĵojn, tondis mem siajn harojn kaj purigis siajn latrinojn (laboro rezervata al netuŝeblaj en Hindujo) kaj instigis siajn edzinon kaj amikojn fari same.[18]. En 1905-1906 la reputacio pri kompetenteco kaj integreco de Gandhi igis lin la advokato preferata de la komercistoj de Guĝarato, kio donis konstantan laboron al la prospera advokatokabineto, kiun li estris. Li gajnis tiam ĉirkaŭ 5.000 britajn pundojn jare, kio montras, ke lia posta malemo al materia komforto estas, pli ol "natura" agadmaniero, memvola elekto de Gandhi.[11]

En 1906, la registaro de Transvalo voĉdonis novan leĝon postulantan la registriĝon de ĉiuj hindaj loĝantoj. Dum protesta kunveno en Johannesburg la 11-an de septembro 1906, Gandhi adoptis unuan fojon sian metodologion de satyagraha (emo al vero), aŭ protestado ne-perforta, vokante siajn hindajn kunulojn defii la novan leĝon kaj elteni la punojn sekvontajn, anstataŭ reagi per perforto.

Adoptiĝis tiu plano kaj sekvis sepjara lukto dum kiu miloj da hindoj kaj ĉinoj estis malliberigitaj (inter ili ankaŭ Gandhi plurfoje), vipitaj kaj eĉ murditaj pro striko, rifuzo registriĝi, bruligo de registrokarto aŭ rezisto ne-perforta. Dum tiu epoko Gandhi ekkorespondis kun Lev Tolstoj kaj interŝanĝis kun li vidpunktojn pri ne-perforto kaj tutmonda politiko ĝis lia morto.[19]. La civila malobeo kulminis en 1913 per striko de ministoj kaj marŝo de hindinoj.

Kvankam la registaro sudafrika subpremis sukcese la hindajn manifestaciojn, la publika opinio reagis forte al malmolegaj metodoj uzataj kontraŭ la pacemaj aziaj protestantoj. Fine la generalo Jan Smuts estis devigita trovi kompromison kun Gandhi. Geedziĝoj ne kristanaj iĝis leĝaj kaj aboliĝis imposto de tri pundoj, kiuj egalis al sesmonata salajro kaj ebligis al hindoj igi liberaj laboristoj, tio estas kulioj.[15]

Lukto por sendependeco de Hindujo (1915-1945)[redakti | redakti fonton]

Gandhi kaj Kasturba en januaro 1915 reveninte en Hindujon.

Reveninte en Hindujon Gandhi malkovris, ke li ne konas sian propran landon. Li tiam decidis travojaĝi ĝin, paŝante de vilaĝo al vilaĝo por renkonti la hindan animon kaj scii ties verajn bezonojn.

Maje de la jaro 1915 Gandhi fondis aŝramon ĉe Ahmadabado en Hindujo kaj nomis ĝin Satyagrah Ashram (konata ankaŭ kiel Aŝramo de Sabarmati). Tie loĝis 25 viroj kaj virinoj, kiuj ĵuris veron, fraŭlecon, ahimsa-n, malriĉecon kaj servon al la hinda popolo.

Kiel jam en Sudafriko Gandhi petis de la hindoj engaĝiĝi en la armeon por helpi la britojn en la unua mondmilito. Lia pravigo, rifuzita de multaj, estis, ke se oni postulas civitanecon, liberecon kaj pacon en la imperio, oni ankaŭ partoprenu ties defendon.

Li paroladis ĉe kunvenoj de la hinda nacia kongreso kaj enkondukis lin en politikon Gopal Krishna Gokhale, unu el la tiam plej respektataj estroj de la partio.

En 1917 li antaŭenigis la abolon de la serviteco de kulioj, elmigrintaj hindoj, kiuj laboris en kondiĉaj similaj al sklaveco en la britaj kaj francaj kolonioj. Ghandi renkontis kuliojn unuan fojon en Sudafriko, kaj tie lanĉis sian unuan petskribon en 1894.[20]

Civila malobeo[redakti | redakti fonton]

Gandhi en 1918 dum la satyagraha-oj de Champaran kaj de Kheda.

La unua granda sukceso de Gandhi alvenis en 1918 per la satyagraha-oj de Champaran kaj de Kheda, kvankam dum tiu lasta, li laboris kune kun Sardar Vallabhbhai Patel, kiu estris la rebelulojn.

En Champaran, distrikto de la ŝtato Bihar Gandhi organizis civilan malobeon por dekoj da miloj da senkampaj kamparanoj, servutuloj kaj malriĉaj posedantoj devigitaj kreskigi indigon kaj aliajn eksportaĵojn anstataŭ nutraĵojn por si mem. Subpremataj de la milico de ĉefe britaj grandposedantoj, ili ricevis nur malaltegajn pagojn kaj vivis en profunda malriĉeco. En la vilaĝoj regis ofte teruraj higienaj kondiĉoj, alkoholismo, diskriminacio kontraŭ netuŝeblaj kaj purdah. Dum malsatego la britoj volis ankoraŭ plialtigi la impostojn, kio igis la situacion tute malespera.

En Kheda (Guĝarato) la problemo estis sama. Gandhi starigis aŝramon kunigante grandan nombron de partizanoj volontulaj de la regiono. Li detale studis la vilaĝojn kaj raportis pri la abomenaĵoj kaj teruraj vivkondiĉoj. Gajninte la konfidon de la vilaĝanoj, li estris la purigon de vilaĝoj, la konstruadon de lernejoj kaj malsanulejoj kaj kuraĝigis la lokajn estrojn al kondamno kaj neniigo de la supre nomataj sociaj problemoj.

Kulminis la krizo, kiam la polico arestis lin pro "ĝenado de la publika ordo", kaj oni postulis ke li forlasu la provincon. Centoj da miloj da personoj manifestaciis ĉirkaŭ la malliberejo, la policejoj kaj la juĝejoj postulante lian liberiĝon, al kiu konsentis fine la justico kontraŭvole.

Gandhi gvidis strikojn kaj manifestaciojn kontraŭ grandposedantoj, kiuj sub la estreco de la brita registaro subskribis akordon, kiu donis pli da salajro kaj pli da kontrolo super produktaĵoj al malriĉaj kamparanoj, kaj abolis la imposton ĝis la fino de la malsatego. Por Gandhi la rezultintaj gajnoj estis malgrandaj, sed la fakto, ke la kamparanoj atingis politikan konsciencon netaksebla.[21].

En tiu epoko Gandhi ricevis de la popolo la kromnomojn Bapu (patro) kaj Mahatma (granda animo). En Kheda, Patel reprezentis la kamparanojn kaj atingis la saman venkon. Gandhi tiel famiĝis en la tuta Hindujo.

Ne-kooperado[redakti | redakti fonton]

En 1919 en Panĝabo, la masakro de Amritsar, kie centoj da civiluloj estis mortpafitaj de la britaj trupoj kaŭzis profundan traŭmon en la tuta nacio kaj kreskigis publikan koleron kaj perfortajn agadojn.

Gandhi kritikis kaj la agadmanieron de Britujo kaj la perfortajn rebatojn de la hindoj. Li skribis rezolucion en kiu li prezentis siajn kondolencojn al viktimoj civilaj britaj kaj kondamnis tumultojn. Ĝi estis akceptita malgraŭ komenca opono de la partio, post kiam Gandhi prezentis sian pozicion dum longa kortuŝa parolado kaj klarigis sian principon, ke ĉia perforto estas malbona kaj ne povas praviĝi.[22]

Post tiuj masakroj Gandhi koncentriĝis je sendependeco, kio iĝis la swaraj, tio estas memregado, kompleta sendependeco, kaj individua, kaj spirita, kaj politika, kiam li iĝis estro de la kongresa partio en decembro 1921. Sub lia estreco la kongreso reorganizis novan konstitucion, menciante la celon de la swaraj. Aniĝo al la partio estas ebla al ĉiu, kiu pretas pagi simbolan koston. Hierarkio de la komitato establiĝis por plibonigi disciplinon kaj transformis elitistan partion en amasorganizaĵon, de dimensio kaj reprezentivo naciaj.

Gandhi fastante en 1924, kaj la juna Indira Gandhi, filino de Nehru, kiu iĝis poste ĉefministro de Hindujo.

Gandhi etendis sian principon de neperforteco al la movado Swadeshi kaj al sia politiko de bojkoto de eksterlandaj produktoj, ĉefe britaj. Ligite al tia politiko li postulis, ke hindoj portu la khadi-on (vestaĵon hejmfaritan) anstataŭ britaj ŝtofaĵoj. Riĉuloj kaj malriĉuloj, viroj kaj virinoj, ĉiuj ŝpinu ĉiutage por helpi la sendependecmovadon.[23]

Tia strategio inokulis disciplinon kaj ligon por forpeli la malpli motivitajn aŭ la plej orgojlajn. Ĝi ebligis ankaŭ inkluzivi virinojn al la movado, en epoko, kiam tia agado ne estis konsiderata "respektebla" por virinoj. Gandhi alvokis ankaŭ al bojkoto de la justicaj kaj lernejaj institucioj, al demisio de registaraj postenoj kaj al rifuzo de britaj titoloj kaj honoraĵoj.

Ne-kooperado havis grandan sukceson, pligrandigante la entuziasmon kaj la partoprenon de ĉiuj tavoloj de la hinda socio. Kiam kulminis la movado, ĝi subite ĉesis pro perfortaj bataloj en la urbo Chauri Chaura en Utar-Pradeŝo en februaro 1922. Timante, ke la movado iĝu perfortema kaj konvinkita ke tio neniigus sian tutan verkon Gandhi haltigis la kampanjon de civila malobeo.[24]

Gandhi estis arestita la 10-an de marto 1922, juĝita pro subversio kaj kondamnita je 6 jaroj de malliberiĝo. Li restis dum du jaroj en malliberejo kaj liberiĝis februare 1924 post apendicitoperacio. Sen la personeco unuiĝema de Gandhi la partio ekdividiĝis dum li estis malliberigita. Du grupoj aperis, unu gvidata de Chitta Ranjan Das kaj Motilal Nehru favorigis la partoprenon de la partio al leĝdonaj organoj, la alia gvidata de Chakravarti Râjagopâlâchâri kaj Sardar Vallabhbhai Patel oponis tion.

Krome la kooperado inter hinduoj kaj islamanoj, kiu estis forta dum la ne-perforta kampanjo, malgrandiĝis. Gandhi provis malpligrandigi tiujn diferencojn per diversaj rimedoj, inter kiuj trisemajna fastado aŭtune de la jaro 1924, sed kun nur limigita sukceso.[25]

La salomarŝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Salomarŝo.
Gandhi dum la salomarŝo.

Dum la plej granda parto de la 1920-aj jaroj Gandhi restis for de ĉia agitado, preferante solvi la dividon inter la partioj Swaraj kaj la nacia hinda kongreso kaj obligante iniciatojn kontraŭ la disigo de netuŝeblaj, alkoholismo, malklereco kaj malriĉeco.

Li revenis al la publika scenejo en 1928. La antaŭan jaron la brita registaro nomumis novan komision por reformi la konstitucion, en kiu partoprenis neniu hindo. La rezultato estis bojkoto de la komisio pere de ĉiuj hindaj partioj. Gandhi subtenis rezolucion dum la kongreso de Kolkato decembre 1928, postulante de la brita registaro elekti inter la statuto de protektorato de Hindujo aŭ alfronti novan kampanjon de ne-perforto por kompleta sendependeco.

Gandhi malakrigis la opiniojn de la plej junaj kiel Subhash Chandra Bose kaj Jawaharlal Nehru, kiu volis postuli tujan sendependecon, sed interŝanĝe li devis koncedi templimon de unu jaro al la britoj anstataŭ du, kiel li antaŭvidis.[26]

La britoj ne respondintaj, la 31-an de decembro 1929 la hinda flago estis disfalidita en Lahore. La 26-an de januaro 1930 la kongresa partio kaj preskaŭ ĉiuj hindaj organizaĵoj festis la tagon de sendependeco.

Kiel li promesis, Gandhi lanĉis marte de la jaro 1930 novan kampanjon kontraŭ la salimposton, unue per la fama salomarŝo de Ahmedabad ĝis Dandi inter la 12-a de marto kaj la 6-a de aprilo 1930. 400 kilometrojn longa ĝi kunigis milojn da hindoj al marŝo al la maro por kolekti sian propran salon. Hindoj poste pace invadis salodeponejojn. Tiu kampanjo estis unue el la plej sukcesaj, sed la brita imperio reagis malliberigante pli ol 60.000 personoj.[27]

Gandhi kaj Nehru en 1929.

La registaro reprezentita de Lord Edward Irwin decidis diskuti kun Gandhi. La pakto Gandhi-Irwin estis subskribita en marto 1931. La brita registaro akceptis liberigi ĉiujn politikajn malliberulojn kontraŭ ĉeso de la movado de civila malobeo. Plie Gandhi estis invitita al konferenco en Londono kiel nura reprezentanto de la kongresa partio. Li restis tri monatojn en Eŭropo. La konferenco estis seniluziiga al Gandhi, ĉar ĝi koncentriĝis pri princoj kaj hindaj malplimultoj pli ol pri transigo de povo.

Krome la sukcesanto de Lord Irwing, Lord Willingdon komencis novan kampanjon de subpremado kontraŭ la naciistoj. Gandhi estis denove arestita kaj la registaro provis detrui lian influon izolante lin de liaj partizanoj.

Tia strategio malsukcesis, ĉar en 1932 post kampanjo de la estro de la netuŝeblaj, Bhimrao Ramji Ambedkar, la registaro akordis al netuŝeblaj apartan elektan statuton laŭ la nova konstitucio. Protestante Gandhi fastis dum ses tagoj en septembro 1932, devigante la registaron adopti akordon pli egalrajtan post traktado kun Palwankar Baloo, netuŝebla ĉampiono de kriketo, kiu iĝis politika gvidanto.

Tiel komencis nova kampanjo de Gandhi por plibonigi la vivon de netuŝeblaj, kiujn li nomis Harijan ([hariĝan], popoloj de Dio). La 8-an de majo 1933 Gandhi komencis faston de 21 tagoj por helpi la movadon Harijan.[28]

Dum la somero de la jaro 1934 oni trifoje provis murdi lin.

Kiam la kongresa partio decidis kontesti la elektojn kaj akcepti la povon interŝanĝe kun federacia statuto por Hindujo, Gandhi decidis forlasi la partion. Li ne kontraŭstaras la agadon de la partio, sed li opiniis, ke demisiinte, lia popolareco ĉesus sufoki la membrojn de la partio, inter kiuj estis komunistoj, socialistoj, sindikatanoj, studantoj, konservemaj religiuloj kaj liberuloj.

Krome Gandhi ne volis iĝi celo por la brita propagando, gvidante partion, kiu portempe akceptis politikan akordon kun la koloniisto.[29]

Gandhi revenis al la estreco de la partio en 1936, kiam prezidantiĝis Nehru. Kvankam li volis koncentriĝi nur je la realigo de sendependeco, anstataŭ antaŭvidi la estontecon de Hindujo, li ne malhelpis la kongreson adopti socialismon kiel celon.

Gandhi alfrontiĝis al Subhas Bose, kiu elektiĝis prezidanto en 1938. La problemoj, kiujn starigis Bose al Gandhi, estis lia manko de implico al demokratio kaj lia manko de fido en ne-perforto.

Bose gajnis duan fojon malgraŭ la kontraŭstaro de Gandhi, sed forlasis la kongreson kiam la estroj demisiis grupe por protesti kontraŭ lia forlaso de la reformoj enkondukitaj de Gandhi.[30]

Forlasu Hindujon![redakti | redakti fonton]

Mahadev Desai (maldekstre) legante al Gandhi leteron de la vicreĝo en Birla House, Mumbajo, la 7-an de aprilo 1939.

Kiam komenciĝis la dua mondmilito en 1939 Gandhi subtenis moralan ne perfortan apogon al la brita milito, sed la aliaj estroj de la kongreso ofendiĝis pro la uniflanka implico de Hindujo en la militon, sen konsultado de la reprezentantoj de la popolo. Ĉiuj membroj de la kongreso demisiis grupe.[31]

Post longa diskutado Gandhi deklaris, ke Hindujo ne povas partopreni militon, kies celo estis demokrata libereco, ĉar tian liberecon oni rifuzis al Hindujo mem.

La milito daŭranta, Gandhi pli kaj pli postulis sendependecon, skribante rezolucion por voki la britojn forlasi Hindujon: Quit India (Forlasu Hindujon). Temis al Gandhi kaj la kongresa partio pri la plej radikala revolto por forĵeti la britojn ekster hindajn landojn[32]

Iuj kongresanoj kaj aliaj politikaj grupoj (aŭ por- aŭ kontraŭ-britaj) kritikis Gandhi-n. Iuj opiniis, ke kontraŭstari la Unuiĝintan Reĝlandon en momento de tia milito estas ne-morala, aliaj opiniis, ke Gandhi ne iris sufiĉe antaŭen. Quit India iĝis la movado la plej forta en la historio de sendependeclukto kun arestoj kaj perfortoj plej multaj kaj fortaj ol iam ajn.[33]

Gandhi kaj Kasturba en la aŝramo de Sevagram, januaro 1942.

Miloj da sendependecpostulantoj estis mortigitaj aŭ vunditaj de la policoj, centoj da miloj da aliaj estis arestitaj. Gandhi kaj ties partizanoj diris klare, ke ili ne partoprenos la militon, krom se Hindujo tuj sendependiĝus. Gandhi eĉ diris, ke la movado ne haltos, eĉ se individuaj perfortoj okazos, dirante ke la ordigita anarkio, kiu ĉirkaŭis lin, estis malpli bona ol vera anarkio. Li vokis ĉiun hindon kaj membron de la kongreso al elteno de la disciplino ahimsa kaj karo ya maro (fari aŭ morti) por la fina libereco. Gandhi kaj la tuta estraro de la kongreso estis arestitaj en Mumbajo de la britoj la 9-an de aŭgusto 1942.

Gandhi estis malliberigita dum du jaroj en la palaco de la Aga-ĥano en Pune. Tie li spertis la du plej terurajn batojn de sia persona vivo. Unue lia konsilisto de 42 jaroj, Mahadev Desai, mortis pro koratako ses tagojn post sia arestado. Sekva lia edzino Kasturba, kiu ĉiam estis solidara kaj engaĝita apud li, mortis post 18-monata malliberigo pro koratako sekvante pneŭmonion.

Gandhi estis liberigita la 6-an de majo 1944, ĉar li bezonis operacion pro malsaniĝo. La britoj ne volis, ke li mortu en malliberejo kaj tiel leviĝu la tuta Hindujo. Kvankam la perforta subpremo de la movado fare de la britaj trupoj estigis relativan trankvilon en la lando ĉe la fino de 1943, Quit India sukcesis ĉiujn siajn celojn. Fine de la milito la Unuiĝinta Reĝlando donis klarajn indikojn anoncante, ke la povo estu transigota al la hindoj. Gandhi petis tiam al la kongreso ĉesi la lukton kaj ĉirkaŭ 100.000 malliberuloj politikaj estis liberigataj.

Liberigo kaj divido de Hindujo (1945-1947)[redakti | redakti fonton]

Divido de Hindujo (1947)

Nomumita vicreĝo kaj ĝenerala guberniisto de Hindujo la 24-an de marto, Lord Mountbatten ricevis la malfacilan taskon prepari la sendependecon.

Gandhi konsilis al la kongreso rifuzi la proponojn de la British Cabinet Mission en 1946, ĉar li ne kredis je la grupiĝo proponita de ŝtatoj kun plimulto islama, kiun li konsideris kiel komenco de divido. Tamen tio estis unu el la maloftaj okazoj kiam la kongreso rifuzis lian opinion (sed ne lian aŭtoritaton), ĉar Nehru kaj Patel sciis, ke se la kongreso ne akceptus la proponon, la kontrolo de la registaro irus al la manoj de la islama ligo.

Inter 1946 kaj 1947 pli ol 5.000 personoj estis mortigitaj en interkomunumaj perfortoj. Milionoj da homoj estis translokigitaj devige por egaligi la loĝlokojn de poploj laŭ religiaj kredoj. Gandhi defunde kontraŭstaris planojn por dividi Hindujon en du apartajn landojn. Multaj islamanoj vivis en Hindujo apud hinduoj aŭ sikoj kaj subtenis unuiĝintan Hindujon. Sed Muhammad Ali Jinnah, estro de la islama ligo, estis tre populara en la ŝtatoj de Panĝabo, Sindh, NWFP kaj orienta Bengalujo.

La dividon akceptis la estraro de la kongreso kiel ununura rimedo por eviti grandskalan internan militon inter islamanoj kaj hinduoj. Ili sciis, ke Gandhi rifuzus kategorie tian dividon, kaj ne eblis, ke la kongreso antaŭenirus sen la konsento de Gandhi, kies populareco estis grandega en la partio kaj en la tuta Hindujo. La kunuloj la plej proksimaj de Gandhi konsentis al la divido, kiel plej bona solvo kaj Sardar Patel pruvis lin konvinki. Fine Gandhi diŝirite konsentis por eviti internan militon.

En la tago de sendependeco, la 15-an de aŭgusto 1947 Gandhi ne partoprenis la festadon, sed restis sola en Kolkato funebrante la dividon kaj laborante pri la ĉesigo de perfortoj. Post la sendependeco Gandhi koncentriĝis pri unuiĝo inter hinduoj kaj islamanoj. Li konstruis dialogon kun la estraroj de la du komunumoj, laborante al malfortigo de la tensioj inter la nordo de Hindujo kaj Bengalujo.

Malgraŭ la unua hinda-pakistana milito en 1947 ĉagrenis lin la fakto, ke la registaro decidis rifuzi al pakistananoj la 550 milionojn da rupioj deciditaj dum la preparo de la divido. Estraranoj kiel Sardar Patel timis, ke Pakistano uzus tiun monon por financi militon kontraŭ Hindujo.

Gandhi ŝokiĝis ankaŭ, kiam stariĝis postuloj translokigi ĉiujn islamanojn al Pakistano kaj kiam la estraroj de ambaŭ komunumoj esprimis siajn frustradon kaj nekapablon interkompreniĝi.[34] Li komencis sian lastan faston en Delhio la 13-an de januaro 1948 78-jaraĝa, petante la tujan ĉesadon de ĉia komunuma perfortado kaj ke Pakistano kaj Hindujo garantiu la egalecon de sekuro kaj rajtoj por anoj de ĉiaj religioj,[35] kaj ke la pagado de 550 milionoj da rupioj estu farita al Pakistano. Gandhi timis, ke la nestabileco kaj nesekureco en Pakistano kreskigu la koleron kontraŭ Hindujo, ke la perforto transiru la limon kaj ke civila milito estiĝu en Hindujo pro tiaj novaj tensioj.

"La morto estus glora liberiĝo al mi prefere al esti senhelpa atestanto de la detruo de Hindujo, de hinduismo, de sikismo kaj de islamo."[35]

Post longaj diskutoj kun siaj plej proksimaj kolegoj Gandhi rifuzis cedi kaj la registaro devis pagi la sumon al Pakistano. La estraranoj de ĉiu komunumo, inkluzive de Rashtriya Swayamsevak Sangh kaj de Hindu Mahasabha asertis al li, ke ili rezignos pri ĉia perforto kaj petos pacon. Gandhi tiam ĉesis sian fastadon kaj trinkis oranĝsukon.[36]

Murdo (1948)[redakti | redakti fonton]

Monumento memoriga en Delhio, ĉefurbo de Hindujo.

La 30-an de januaro 1948, irante al preĝkunveno, Gandhi estis mortpafita apud Birla House, en Nov-Delhio, de Nathuram Godse, hinduo naciisma ligita al la grupo Hindu Mahasabha. Godse riproĉis al Gandhi la respondecon pri la divido de Hindujo kaj pro tio ĝian malfortiĝon.[37]

Jawaharlal Nehru tiel parolis al la nacio pere de radio:

Citaĵo
 Amikoj kaj kamaradoj, la lumo forlasis niajn vivojn, mallumo estas ĉie kaj mi ne scias kion diri al vi kaj kiel rakonti ĝin. Nia gvidanto amata, Bapu ni nomis lin, la patro de nia nacio ne plu estas. Eble mi malpravas diri tion; tamen ni ne plu vidos lin kiel ni vidis lin dum ĉiuj ĉi jaroj, ni ne plu povos peti konsilon aŭ konsolon de li, kaj tio estas terura, ne nur por mi, sed ankaŭ por la milionoj kaj milionoj da homoj en ĉi tiu lando. 

Laŭ lia volo, la plej multaj de siaj cindroj estis disĵetitaj en plurajn grandajn riverojn de la mondo kiel Nilo, Volgo kaj Tamizo. Du milionoj da hindoj partoprenis lian funebron.[15]

La monumento al Gandhi (aŭ Samādhi), Raj Gat en Nov-Delhio, portas la surskribon (nagarie: हे ! राम aŭ, Rama), kiun oni povas traduki per "Ho Dio". Oni konsideras tiajn, la lastajn vortojn de Gandhi, kvankam iuj kontestas tion.[38]

Godse kaj ties helpanto Narayan Apte estis juĝitaj, kondamnitaj je mortopuno kaj ekzekutitaj la 15-an de novembro 1949.

Marte de la jaro 2009, aĵoj apartenintaj al Gandhi estis venditaj per aŭkcio kontraŭ 1,8 milionoj da dolaroj al la hinda miliardulo Vijay Mallya. La vendinto, James Otis, sciigis, ke li uzos la monon de tiu vendo por promocii ne-perforton kaj pacifismon.[39].

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

La pensaro de Gandhi[redakti | redakti fonton]

Kredo[redakti | redakti fonton]

Dum preĝado en Mumbajo, septembre 1944.

Gandhi naskiĝis hinduo kaj praktikis hinduismon, kiu inspiris al li la plej multajn de liaj principoj, dum sia tuta vivo. Kiel ĉiu tradicia hinduo li vidis en ĉiuj religioj diversaj vojoj por atingi la veron [40], kaj rifuzis konvertiĝi al alia kredo.

Gandhi estis teologo scivolema kaj legis multon pri ĉiuj grandaj religioj. Li diris pri sia religio:

Citaĵo
 Hinduismo tia, kia mi konas ĝin feliĉigas mian animon, plenigas mian tutan estaĵon... Kiam dubo atingas min, kiam malkuraĝo alfrontas min, kiam mi ne plu vidas iun ajn esperflameron ĉe la horizonto, tiam mi turniĝas al Bhagavadgitao kaj mi trovas verson por konsoli min; kaj mi ekridetas tuje meze de grandega ĉagreno. Mia vivo pleniĝis je tragedioj kaj se ili ne lasis neforviŝeblan efikon al mi, tio okazis danke al la Bhagavadgitao.. 

Gandhi sribis komenton pri la Bhagavadgitao en la guĝarata.[41]

Gandhi opiniis, ke la koro de ĉiu religio estis vero kaj amo (kompato, ne-perforto kaj reciproka etiko). Li kritikis hipokrezion, malbonajn praktikojn kaj dogmojn de ĉiuj religioj kaj estis nefatigebla socia reformanto. Liaj komentoj pri la diversaj religioj estis:

Citaĵo
 Tiel, se mi ne povus akcepti kristanismon kiel perfekta aŭ kiel la plej granda religio, mi ankaŭ ne povus konsideri hinduismon tia. La malbonaĵoj de hinduismo estas bone videblaj al mi. Se la netuŝebleco povus esti parto de hinduismo, tio estus parto putrinta aŭ kanceraĵo. Mi ne povus kompreni la "raison d'être"[42] de multaj sektoj aŭ kastoj. Kio estus la senco de diri, ke la Vedoj estas sanktaj tekstoj inspiritaj de Dio. Se ili estis inspiritaj de Dio, kial ne ankaŭ la Biblio aŭ la Korano? Miaj amikoj kristanaj tiel entreprenemas kiel miaj amikoj islamanaj por konverti min. Abdullah Sheth daŭre instigis min studi islamon kaj evidente ĉiam havis ion por diri rilate al ĝia beleco.[43] 
Gandhi kaj Kasturba vizitante Rabindranath Tagore en Shantiniketan en 1940.
Citaĵo
 De kiam ni perdis moralan bazon, ni ĉesas esti religia. Ne ekzistas regligio, kiu forviŝas moralecon. Homo do ne povas esti mensoga, kruela aŭ diboĉa kaj pretendi, ke Dio estas ĉe lia flanko. 
Citaĵo
 La paroloj de Mahometo estas trezoro de saĝeco, ne nur por islamanoj, sed por la tuta homaro. 

Pli poste en sia vivo, kiam oni demandis, ĉu li estis hinduo, Gandhi respondis:

Citaĵo
 Jes, mi estas. Mi estas ankaŭ kristano, islamano, budhisto kaj judo. 

Spite al sia profunda respekto unu al la alia, Gandhi kaj Rabindranath Tagore estis plurfoje implikitaj en longaj debatoj. Tiuj debatoj ilustris la diferencojn filozofajn inter la du plej famaj hindoj de tiu tempo. Gandhi dediĉis sin al plibonigo de la vivkondiĉoj de la netuŝeblaj, nomante ilin Harijan-oj, popolo de Kriŝno. La 15-an de januaro 1934 tertremo okazis en Bihar kaj kaŭzis multajn viktimojn kaj damaĝojn. Gandhi subtenis, ke tio devenis de la peko farita de la superaj hinduaj kastoj, ne lasi la netuŝeblajn aliri la templojn. Tagore kategorie kontraŭstaris la vidpunkton de Gandhi, deklarante ke tertremo estis kaŭzita nur de naturaj fortoj, ne de moralaj kialoj, kia ajn abomeninda estu la pratiko de netuŝebleco.

Vero[redakti | redakti fonton]

Gandhi dediĉis sian tutan vivon al la malkovro de la verosatya. Li provis atingi ĝin lernante el siaj propraj eraroj kaj mem praktikante spertojn. Tio estas la temo de lia libro Aŭtobiografio aŭ miaj spertoj pri vero.

Laŭ Gandhi la plej gravaj bataloj gajnota estas la venko sur la proprajn demonojn, timojn kaj nesekurecojn. Li resumis siajn kredojn, kiam li diris "Dio estas vero". Poste li ŝanĝis tiun deklaron al "la vero estas Dio". Tiel en la filozofio de Gandhi satya (la vero) estas "Dio".

Simpleco[redakti | redakti fonton]

Gandhi kun ĉapelo ŝpinante ĉe Birla House, Nov-Delhio, novembre 1947.

Gandhi sincere opiniis, ke persono implikita en socia servo devis havi vivon simplan, kiu kondukos lin al brahmacharya. Lia praktiko de asketo inspiriĝis de la pensoj de la usona filozofo kaj poeto Henry David Thoreau[44]. Tia simpleco komenciĝis per forlaso de la okcidenta vivostilo, kiun li havis en Sudafriko. Li nomis tion "redukti sin mem je nulo"; "vivi simple por ke ĉiu povu vivi simple'"; tiaj estis liaj valoroj, lia vivostilo. Tio signifis, ke li volis forlasi ĉian nenecesan elspezon, havi vivon simplan kaj purigi siajn proprajn vestaĵojn.[45] Unufoje li resendis donacojn donitajn de indiĝenoj por helpi la komunumon.[46]

Gandhi pasigis unu tagon semajne en silento. Li kredis, ke malparoli alportus al li internan pacon. Tio devenis de la hinduaj principoj de mauna (sanskrite, मौन - silento) kaj shanti (paco). En tiuj tagoj li komunikis kun aliaj skribante sur paperon.

Dum tri jaroj kaj duono, 37-jaraĝa, Gandhi rifuzis legi gazetojn, deklarante ke tumultaj novaĵoj de la mondo konfuzigus lin pli ol liaj internaj tumultoj.

Reveninte en Hindujon post sia restado en Sudafriko, Gandhi ne plu portis okcidentajn vestaĵojn, kiujn li ligis al riĉeco kaj sukceso. Li vestiĝis por esti akceptata de la plej malriĉaj hindoj kaj li promociis la uzon de hejmteksitaj vestaĵoj (khadi). Gandhi kaj liaj partizanoj fabrikis mem la vestaĵojn, kiujn ili portis kaj kuraĝigis aliajn fari same por doni ekonomian aŭtonomion al la kampara Hindujo, aŭtonomio, kiu estis subpremita de la estreco de la brita industrio, kiu tiam detenis la industriajn ŝpinejojn. La radŝpinilo baldaŭ estis aldonita al la flago de la kongresa partio de Hindujo.

Gandhi portis la dhoti-on, la tradician hindan viran vestaĵon, dum la tuta resto de sia vivo, ne nur kiel simbolo de simpleco, sed ankaŭ ĉar tiu vestaĵo, ŝpinita de liaj manoj estis al li garantio ne pravigi la ekspluatadon de britaj aŭ hindaj laboristoj en industriaj ŝpinejoj.

Vegetarismo[redakti | redakti fonton]

La ideo de vegetarismo forte ankriĝis en hindua kaj ĝajna tradicioj kaj en la naskiĝregiono de Gandi, en Guĝarato la plej multaj hinduoj estis vegetaranoj. Antaŭ ol foriri por studado al Londono, Gandhi promesis al sia patrino ne manĝi viandaĵojn. Li tenis sian promeson kaj vegetarismo iĝis parto de lia filozofio de ne-perforto Li verkis la libron La bazo morala de vegetarismo[47] kaj plurajn artikolojn pri la temo, iuj el kiuj estis publikigitaj de la Vegetarian Society, kies ano estis Gandhi kaj kie li havis multajn amikojn, kiel la prezidanto Dr. Josiah Oldfield. Post legado kaj admiro de la verkoj de Henry Stephens Salt, la juna Mohandas renkontis lin kaj longe korespondis kun li.

Gandhi pasigis multan tempon por promocii vegetarismon dum kaj post sia restado en Londono. Tiel li deklaris, ke "rekoneblas grandeco de nacio laŭ kiel ĝi traktis siajn bestojn".[48] Krome la etika dimensio de vegetarismo, li konsideris la ekonomian dimension, ĉar la viando estis (kaj daŭre estas) pli multekosta ol cerealoj, legomoj kaj fruktoj, kaj tiel li helpis la hindojn, kiuj havis malaltajn enspezojn. Fine la produktado de viando postulante pli grandan areon de grundo kaj pli multan akvo por grasigi al bestojn, instaligas monokulturon kaj favoras la nutraĵindustrion kaj grandposedantojn pli ol lokajn produktaĵojn variajn de hindaj kamparanoj posedantaj nur malgrandajn kampojn.

En sia aŭtobiografio Gandhi notis, ke vegetarismo estis la komenco de lia profunda engaĝiĝo al brahmacharya; sen kompleta kontrolo de siaj nutraj bezonoj, li neniam sukcesintus la brahmacharya-n.

Gandhi ja emis vegetalismon kaj adoptis ĝin dumtempe[49].

Brahmaĉari[redakti | redakti fonton]

La brahmaĉari (pureco spirita kaj praktika) larĝe asociiĝis al fraŭleco kaj asketismo. La brahmaĉari, kiu korespondas al unu el la kvar periodoj de la homa vivo, kiel teorias hinduismo, similas al disciplino de la korpo, kiu celas spiritan aŭ religian malligon de la sentoj. Gandhi konsideris brahmaĉari-n kiel rimedo por alproksimiĝi al Dio kaj kiel fundamenta ŝtono de sia persona realiĝo. Al Gandhi brahmaĉari signifis "kontrolon de sensoj en pensoj, vortoj kaj agoj"[50].

En sia aŭtobiografio Gandhi rakontis pri la lukto kontraŭ siaj seksaj bezonoj kaj la ĵaluzkrizojn kontraŭ sia edzino Kasturba. Li sentis kiel persona devigo ne havi seksajn rilatojn unuflanke kaj lerni amon pli ol serĉi plezuron, kaj aliflanke submeti la korpon - kaj pli vaste la materian mondon - al servo de siaj streboj kaj la volo de la spirito. Tiu lukto estis, laŭ lia aŭtobiografio, kontinua, ĝis la fino de lia vivo. Post kiam li vidviĝis li regule dividis la liton kun sia preferata nevino, Manu, por kontroli la solidecon de sia ĵuro (kio ja kaŭzis tiuepoke skandalon). Aliflanke Gandhi dum sia tuta vivo ne ĉesis pliprofundigi la mastradon de siaj sencoj. Li iom post iom forlasis tiun aŭ alian spicon, malpligrandigante la nombron de nutraĵoj, kiujn li akceptis.

Ahimsa[redakti | redakti fonton]

La koncepto de ne-perforto (ahimsa) kaj rezisto ne-perforta havas longan historion en la religia hinda pensado kaj ofte troveblas en kontekstoj hinduaj, budhismaj, ĝajnaj kaj judo-kristanaj. La koncepto de ne-perforto mem estas traduko forĝita de Gandhi el la sanskrita vorto ahimsa (a: privata kaj himsa: malutilo, perforto), kiu ekzistas en la religia tradicio de hindujo. Gandhi klarigis tiun filozofion kaj vivmaniero en sia aŭtobiografio.[51]

Citaĵo
 Kia diferenco estas al mortintoj, al orfoj kaj al senhejmuloj, ke la blinda detruo estus alportita de totalismo aŭ en la sankta nomo de libereco kaj de demokratio? 
Citaĵo
 Ekzistas multaj kaŭzoj por kiuj mi pretus morti, sed nenia kaŭzo por kiu mi pretus mortigi. 
Letero de Gandhi al Hitler, en kiu li petegas lin ne lanĉi la militon kaj atingi siajn celojn per ne-perforto, 23-an de julio 1939.

Laŭ tiuj principoj, Gandhi iris ĝis la fino de sia logiko. En 1940 kiam la invado de la britaj insuloj fare de Germanujo ŝajnis tuja, Gandhi diris jenon al la angla popolo.[52]

Citaĵo
 Mi ŝatus, ke vi formetu la armilojn, kiujn vi posedas kiel senutilaj por savi vin, vin aŭ la homaron. Vi invitu Herr Hitler kaj Signor Mussolini preni ĉion, kion ili deziras de la landoj, kiujn vi nomas viajn posedaĵojn... Se tiuj ĝentlemanoj elektas okupi viajn hejmojn, lasu ilin. Se ili ne lasos vin foriri, lasu vin mortigi, viroj, virinoj kaj infanoj, sed rifuzu aliĝi al ili. 

Tamen Gandhi konsciiĝis ke tia nivelo de ne-perforto bezonis fidon kaj kuraĝon nekredeblajn, kiujn nur malmultaj posedis. Li konsilis do, ke ne estis necese, ke ĉiuj estu ne-perfortaj, ĉefe se ne-perforto uziĝis por kaŝi malkuraĝecon:

Citaĵo
 Mi opinias, ke se ekzistas nur la elekto inter perforto kaj malkuraĝo, mi konsilas perforton.[53] 
Citaĵo
 Mi ŝatus miloble pli riski perforton ol riski malvirigon de tuta raso.[54] 

Gandhi opiniis, ke perforto estis ne efika kaj povis enkonduki ĉenon de venĝado. Li diris pri la proverbo okulon pro okulo:

Citaĵo
 Okulon pro okulo kaj la mondo blindiĝos. 

Gandhi ligis ne-perforton al feminismo. Li klarigis tion en parolado dum la salomarŝo: "Nomi virinojn malfortan sekson estas mensogo. Tio estas maljusteco de la viroj al virinoj. Se la ne-perforto estas la leĝo de niaj estuloj, la estonteco estas ĉe virinoj."[27]

Gandhi ĉerpis parton de sia inspiro el la verkoj de Lev Tolstoj, kiu en la 1880-aj jaroj spertis profundan konversion al speco de persona kristana anarkismo, kiu kondukis lin al ideo de kristanismo ekster materialismo kaj ne-perfortema. Gandhi verkis enkondukon al Letero al hinduo de Tolstoj, verkita en 1908 responde al la perfortemo de hindoj naciemaj. Sekve ambaŭ korespondis ĝis la morto de Tolstoj en 1910. Iuj opinias, ke sen Tolstoj, Gandhi neniam tiel decide gvidus agadon tiom ne-perforta. Tolstoj mem frekventis orientalistajn kurentojn kaj regule korespondis kun budhistoj, hinduoj kaj bahaanoj.[55].

Eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

Gandhi vidis eŭtanazion kiel formon de ne-perfortemo, de oferado, kiu signifis, ke la vivo estas nur valida, kiam "vivebla":

Citaĵo
 Ne temas pri peko de himsâ [perforto] nur ĉar oni mortigas, sed kiam oni mortigas por la bono de sia propra korpo difektiĝema. Ĉia detruo de vivo farita por manĝi, trinki, ktp. estas egoisma, kaj do himsâ. Sed homoj konsideras ĝin ne-evitebla kaj rezignas pri ĝi. Detrui por doni pacon al estaĵoj, kiuj suferas terure en sia korpo, ne povas esti konsiderata himsâ, ne pli ol la perforto ne-evitebla al kiu oni estas devigata por protekti tion konfiditan al ni.[56] 
Citaĵo
 Multaj homoj en Hindujo akiris instinktivan hororon mortigi vivulojn en kia ajn cirkonstanco. Oni eĉ proponis malliberigi rabiitajn hundojn por ke ili mortu de morto malrapida. La ideo, kiun mi havas pri karitato, igas tian solvon tute neakceptebla al mi. Mi ne povus suferi eĉ nur unu momenton vidi hundon, aŭ ian alian vivulon, forlasitan sen helpo al la torturo de longdaŭra agonio. Se en la samaj kondiĉoj mi ne donos la morton al homo, tio estas ĉar mi posedas malpli malesperajn rimedojn.

Sed se mi mortigas hundon en tia kazo, tio estas ĉar mi ne havas rimedon por kuraci ĝin. Se mia infano havus rabion, kaj se ekzistus nenia rimedo por malplialtiĝi ĝian suferon, mi konsiderus mian devigon doni al ĝi la morton. Fatalismo havas limojn.

Ni submetiĝu al la destino, nur post elĉerpo de ĉiuj aliaj rimedoj. Unu el la rimedoj, kiu estas definitiva, senpezigi infanon suferantan teruran doloron, estas doni al li la morton.[57] 

Satyagraha[redakti | redakti fonton]

Alfronto de Gandhi kaj policano dum striko de la hindaj ministoj en Sudafriko, 1913.

Le satyagraha ("la forto naskiĝinta de la vero kaj de la amo aŭ ne-perforto"[58]) estis la finiĝo de tiu vero kontraŭ leĝoj aŭ ne-justaj sistemoj tra lukto ne-perforta. Gandhi konsideris satyagraha supera al civila malobeo aŭ al rezistado ne-perforta, ĉar la vorto implikas servon al justa kaŭzo kaj iĝis tiel armilo de fortuloj kaj ne de malfortuloj.[59]

Por li tia lukto okazigu nenian suferon al la malamiko, se estus sufero, ĝi estu por la defendanto de la vero:

Citaĵo
 La serĉado de vero akceptu nenian perforton al malamiko, sed igu lin el eraro per pacienco kaj simpatio. Ĉar tio, kio ŝajnas vero al iu, aspekta eraro al la alia. Kaj pacienco signifas mem-suferadon. La doktrino estas do postulo de la vero, sed ne suferigante sian malamikon, sed sin mem.[60] 

Honora titolo Mahatma[redakti | redakti fonton]

Multaj baratanoj alparolis Gandhion per la honora titolo Mahatma, kiu signifas "granda animo".

Verko[redakti | redakti fonton]

Gazetoj de Gandhi

Gandhi multe verkis. Dum jardekoj li estis la ĉefa redaktoro de pluraj gazetoj, semajnaj aŭ monataj ĵurnaloj en la guĝarata, en la hinda kaj en la angla. Tiel li partoprenis interalie al Harijan, Indian Opinion, Young India, Navajivan.[61] Ĉiutage li skribis ankaŭ multajn leterojn al personecoj kaj gazetoj.

Inter pluraj libroj, kiujn Gandhi verkis, estis lia aŭtobiografio, Aŭtobiografio aŭ miaj spertoj pri vero.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ne estas vojo al paco. Paco estas la vojo. 
— Gandhi

Libroj[redakti | redakti fonton]

Gandhi skribante en Birla House, Mumbajo, aŭguste 1942.
  • Autobiographie ou mes expériences de vérité (Aŭtobiografio aŭ miaj spertoj pri vero (1929), Presses Universitaires de France, 2003. ISBN 2-13-053638-7, ĉe wikisource en la angla. Tradukita al Esperanto kiel "Eksperimentoj kun la vero", aŭ La Aŭtobiografio, fare de A. Giridhar Rao.
  • The Collected Works of Mahatma Gandhi. (Kolektitaj verkoj de Mahatmo Gandhi.) New Delhi: Publications Division, Ministry of Information and Broadcasting, Govt. of India, 1994.
  • Le Guide de la santé (Gvidlibro pri sano), tradukita kaj enkondukita de Henri Delmas, eldonejo Figuière, (1932 ?).
  • Hind Swaraj or Indian Home Rule, Navijan Publishing House, Ahmedabad, 1909, Legebla interrete en la angla. tradukita al la franca : Leur civilisation et notre délivrance, intr. Lanza del Vasto, Paris, Denoël, 1957
  • La Jeune Inde (1919-1922), tradukita de la angla de Hélène Hart. Enkonduko de Romain Rolland. Stock, 1924, reeldonita en 1948.
  • Lettres à l'ashram, Albin Michel, 1948. ISBN 2-226-03703-9
  • Méditations, Éditions du Rocher, 2002. ISBN 2-268-04327-4
  • Résistance non violente, Buchet Chastel, 1994. ISBN 2-7020-1476-3
  • Satyagraha in South Africa, 1928.
  • Tous les hommes sont frères, Gallimard, 1990. ISBN 2-07-032570-9
  • Gandhi. La voie de la non-violence, Gallimard, 2006. Eltiraĵoj de Tous les hommes sont frères. ISBN 978-2-07-030535-3
  • Vie de M. K Gandhi, écrite par lui-même, eldono preparita de Charlie Andrews, trad. de Georgette Camille. Enkonduko de R. Rolland, Rieder, 1931, reeldonita 1934.
  • M. K. Gandhi à l'œuvre. Suite de sa vie écrite par lui-même, eldono preparita de Charlie Andrews, tradukita de A. Bernard, Rieder, 1934.
  • Zionism and Antisemitism. The Gandhi Reader: A Sourcebook of His Life and Writings. Homer Jack (ed.) Grove Press, New York: 1956.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pri Gandhi en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esperantista pioniro Edmond Privat estis unu el plej gravaj eŭropanoj kiuj apogis la lukton de Gandhi kaj amikiĝis kun li. Li renkontiĝis kun Gandhi kaj kunveturis al Hindio en 1931. Artikolo pri Gandhi en la revuo "Esperanto" kaŭzis skandalon kaj protestojn de britiaj gvidantoj, kiuj kulpigis al Privat pro enmeto de politikaj aferoj en la revuo. Gandhi diris :

Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj.

Lia verko "Vivo de Gandhi" aperis en 1967 en Eldonejo Stafeto.

Aliaj verkoj pri Gandhi en Esperanto:

  • "Mahatmo Gandhi" de Huberto Rohden
  • "Eksperimentoj kun la vero", aŭtobiografio de Gandhi, estis tradukita de A. Giridhar Rao. Indekso: [1]
  • Artikolo de George Orwell, "Konsideroj pri Gandhi", tradukita de William Simcock, aperis en La Gazeto, n-ro 74 (13a jaro, n-ro 2), 31 januaro 1998, p. 27-30. Originala titolo: "Reflections on Gandhi" (1949). Rete alirebla en [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La Gandhi estis hinduoj viŝnuitaj. Miaj gepatroj ja enradikiĝis en sia kredo. Ili regule iris al Haveli - la templo (viŝnuita). Mia familio havis eĉ proprajn templojn." Autobiographie ou expériences de vérité (Membiografio aŭ spertoj pri vero) Mohandas Karamchand Gandhi, ISBN 81-7234-016-8
  2. "En Râjkot (...), mi akiris nociojn fundamentajn pri toleremo al ĉiuj branĉoj de hinduismo kaj ties frataj relgioj. Ĉar miaj patro kaj patrino kutimis frekventi la Haveli kiel ankaŭ la temploj de Ŝivao kaj Ramao kaj de tien venigi aŭ sendi nin, ankoraŭ tute junaj. La ĝajnaj monaĥoj ofte vizitis mian patron, kaj eĉ disiĝis de sia vojo por akcepti manĝaĵon ĉe nia tablo, kvankam ni ne estis ĝajnaj. Ili parolis kun mia patro tiel pri religioj kiel pri neregligiaj temoj. Mia patro ĉiam respektema aŭskultis ilin, ofte kun intereso. Kiam mi kuracis lin, mi ofte havis la okazon ĉeesti tiajn interparolojn. Tiaj diversaj eroj kune instruis min pri vasta toleremo religia." Autobiographie ou expériences de vérité, Mohandas Karamchand Gandhi, ISBN 81-7234-016-8
  3. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Unua parto, ĉapitroj 2 kaj 5.
  4. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Unua parto, ĉapitro 5.
  5. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Unua parto, ĉapitro 9.
  6. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Unua parto, ĉapitroj 5 ĝis 10.
  7. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Unua parto, ĉapitroj 5 ĝis 11.
  8. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, 7-a eldono Quadrige, p.54
  9. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Unua parto, ĉapitro 12.
  10. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Unua parto, ĉapitro 17.
  11. 11,0 11,1 11,2 Markovits, 2000, p.126
  12. Markovits, 2000, p.125-126
  13. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Dua parto, ĉapitro 8.
  14. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Dua parto, ĉapitro 9.
  15. 15,0 15,1 15,2 Aŭdiovidaj dokumentoj kaj biografio de INA pri Gandhi
  16. angle Wikisource:March 1897 Memorial (Gandhi): leteroj kaj artikoloj pri la afero.
  17. Batalo al kiu partoprenis Winston Churchill kiel soldato kaj milita ĵurnalisto
  18. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Kvara parto, ĉapitroj 18 ĝis 20.
  19. angle Korespondado inter Gandhi kaj Tolstoj en Vikifonto
  20. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Kvina parto, ĉapitro 11.
  21. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, Dua parto, ĉapitro 25.
  22. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 82
  23. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 89
  24. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 105
  25. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp.131
  26. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 172
  27. 27,0 27,1 angle Mahatma Gandhi : Film : MAHATMA - Life of Gandhi, The Gandhi National Memorial Fund, GandhiServe Foundation (1928-1931, Part 05 of 14)
  28. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 230-32
  29. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 246
  30. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 277-81
  31. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 283-86
  32. .angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 309
  33. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 318
  34. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 462
  35. 35,0 35,1 angle Mohandas K. Gandhi, 'Speech on The Eve of The Last Fast', 12 januaro 1948, Harijan, 18-1-1948, p. 523.
  36. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 464-66
  37. angle R. Gandhi, Patel: A Life, pp. 472
  38. angle Vinay Lal. ‘Hey Ram’: The Politics of Gandhi’s Last Words. Humanscape 8, no. 1 (January 2001):34-38
  39. Les objets de Gandhi adjugés à 1,8 million de dollars, Le figaro.fr, 6/3/2009.
  40. "Ekam sat anekâ panthâ": "La vero estas unu, la vojoj estas multaj.; tio estas sutro el la Vedo ("scio" en sanskrito), sankta revelacio, aŭtoritato al ĉiu hinduo. http://www.templeganesh.fr/hindouisme.htm
  41. angle Desai, Mahadev. The Gospel of Selfless Action, or, The Gita According To Gandhi; Navajivan Publishing House, Ahmedabad, 1946, 1948, 1951, 1956.
  42. France en la teksto.
  43. angle The Story of My Experiments with Truth
  44. François-Xavier Fauvelle-Aymar, Histoire de l'Afrique du Sud, Parizo, Seuil, 2006, (ISBN 2020480034), p.355
  45. angle The Story of My Experiments with Truth — An Autobiography, p. 177.
  46. angle The Story of My Experiments with Truth — An Autobiography, p. 183.
  47. angle memoware.com
  48. Autobiographie ou expériences de vérité, M. K. Gandhi
  49. En Autobiographie ou mes expériences de la vérité, Mohandas Karamchand Gandhi priskribis sian forlason de ĉia laktaĵo (kio igis lin vegetalano, ĉar lia vegetarismo ekskluzivis ovojn): "Religiaj konsideroj estis la pli fortaj, kiam temis pri ne-uzo de lakto. La bildo de barbaraj procedoj, kiujn uzis la govâls de Kolkato por melki siajn bovinojn kaj bubalinojn ĝis la lasta guto de lakto postsekvis min. Mi havis ankaŭ la impreson, ke same kiel viandaĵo ne estis homa nutraĵo, ankaŭ lakto ne povis esti tio..." kaj li aldonis: "Mi rifuzis konsumi lakton, la produktoj, kiuj entenis lakton kaj ian viandaĵon. Eĉ se tia rifuzo kaŭzus mian morton, mi sentis, ke mi devis ŝanĝi nenion."
  50. angle The Story of My Experiments with Truth — An Autobiography, p. 176.
  51. angle M.K. Gandhi, Autobiographie ou mes expériences de vérité, 1927-1929.
  52. angle Mahatma Gandhi, Non-violence in peace and war, 1942-[1949], Garland Pub, 1972, (ISBN 0-8240-0375-6)
  53. angle Bondurant, Joan V. (1988). Conquest of Violence: The Gandhian Philosophy of Conflict. Princeton UP. (ISBN 0-691-02281-X), p. 28
  54. Ganesh, p.9.
  55. Pri la rilato de Tolstoj al bahaa kredo, kurento de ne-perforteco, vidu jenon: angle Tolstoy and the Bahá’í Faith kaj angle Luigi Stendardo, "Leo Tolstoy and the Bahá’í Faith", (Oxford : George Ronald, 1985), ISBN 978-0-85398-214-2
  56. Young India, 4-an de novembro 1926.
  57. Young India, 18-an de novembro 1926.
  58. angle Gandhi, M.K. “The Advent of Satyagraha” (chapitre 12 of Satyagraha in South Africa, 1926)
  59. angle Gandhi, M.K. “Letter to Mr. ——” 25 janvier 1920 (The Collected Works of Mahatma Gandhi vol. 19, p. 350)
  60. angle Gandhi, M.K. Statement to Disorders Inquiry Committee January 5, 1920 (The Collected Works of Mahatma Gandhi vol. 19, p. 206)
  61. angle http://www.lifepositive.com/Spirit/masters/mahatma-gandhi/journalist.asp

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Mohandas Karamchand Gandhi » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.