Mahikeng

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mahikeng estas urbo en Sudafriko, kie ĝi estas ĉefurbo de Nordokcidenta Provinco. La loknomo signifas laŭ la loka tribo: "loko de ŝtonoj", kiun la alvenintaj britoj nomis Mafeking. Post fino de rasapartismo la nomo ŝanĝiĝis al Mafikeng. En 1994 la proksima Mmabatho aliĝis al la urbo, kiu en 2010 prenis la nomon Mahikeng.

Mapo de Sud-Afriko, kie Mahikeng estas trovebla nordokcidente ĉe Bocvano

Bazaj informoj

Geografio

Mahikeng situas sur altebenaĵo laŭ rivero Molopo en la nordokcidenta parto de la lando. Bocvano troviĝas 25, Krugersdorp 213, Soweto 226, Johanesburgo 246, Pretorio 259, Bloemfontein 367, Durbano 689, Port Elizabeth 901, Kaburbo 1134 km.

Historio

Mahikeng estis la plej frue triba sidejo fondita en 1882. Baldaŭe britoj alvenis. Dum la 2-a brita-bura milito en 1899 la urbo estis sieĝita, kiu daŭris 217 tagojn. Tiam Robert Baden-Powell iĝis popola heroo. Kvankam la urbo estis ekster la limoj de la protektorato Beĉuanalando, Mafikeng funkciis kiel ties ĉefurbo inter 1894-1965. Mafeking nelonge funkciis kiel ĉefurbo de bantustano Bophuthatswana en la 1970-aj jaroj.

Ekonomio

La orominejoj situas proksimume 15km.

Trafiko

Mahikeng havas internacian flughavenon. El la urbo kuras ĉefvojoj al Bocvano, Kimberley (Sud-Afriko), Pretorio. Fervojoj funkcias al Bocvano kaj al Kimberley.

Klimato

En Mahikeng la temperaturo varias de frostopunkto (malofte eĉ pli malalte) ĝis preskaŭ 40 °C. La varmo en decembro kaj januaro kulminas kaj malkulminas en julio kaj julio. Jare pluvas po 539 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.

Vidindaĵoj

  • obelisko de 1904 memore de falintoj dum la bura-brita milito

Fontoj