Maison Blanche (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

 

Maison Blanche
Kajoj de stacio Maison Banche sur linio 7
Kajoj de stacio Maison Banche sur linio 7
metrostacio • subtera stacio • proponita fervoja stacidomo
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 13-a
Geografia situo 48° 49′ 20″ N, 2° 21′ 31″ O (mapo)48.8221552.358531Koordinatoj: 48° 49′ 20″ N, 2° 21′ 31″ O (mapo)
Maison Blanche (Parizo)
Maison Blanche (Parizo)
DEC
Maison Blanche
Maison Blanche
Maison Blanche
Situo sur mapo de Parizo
Map
Maison Blanche
Ecoj
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 155 971 (2011)
Historio
Malfermo 7-a de marto 1930 M10
26-a de aprilo 1931 M07
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1409
Metro-linio M07
vdr

Maison Blanche estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo, en la 13-a arondismento de Parizo.

La stacio

Ĝi estas la lasta haltejo antaŭ la disbranĉiĝo de la linio inter la flava branĉo kiu iras al Ivry-sur-Seine kaj la blua kiu iras al Villejuif.

Estis delonge antaŭplanite realigi konekton kun linio 14, plilongigante tiun ĉi trans stacio Olympiades. Tiu projekto restas studata por la ligne bleue du Grand Paris Express (blua linio de Grand-Pariza Ekspreso) kiel opcia stacio[1].

En 2011, 2 155 971 vojaĝantoj eniris en tiun stacion[2].

Situo

La stacio situas sub Avenuo d'Italie, inter Strato Caillaux kaj Strato Bourgon, proksime al porte d'Italie.

Deveno de la nomo

Tiu kvartalo de Parizo ŝuldas sian nomon al gastejo nomita « Maison Blanche » (Domo Blanka). Strato situanta proksime al stacio Tolbiac ankaŭ havas la nomon Maison-Blanche.

Historio

Kontraŭ-gasa ŝirmejo

Maison Blanche estis unu el la du stacioj ekipitaj, ekde sia konstruado, por fariĝi ŝirmejo kontraŭ ĥemiaj atakoj[4]. La dua stacio estis Place des Fêtes[5].

La tunelo tiam estis ekipita de aer-imunaj pordoj[6] kiuj ebligus al homoj rifuĝi en la stacio en kazo de atako. Almenaŭ du el tiuj pordoj ankoraŭ restas en la tunelo[4] proksime al la stacio.

Alirejoj

Alirejo 1, en n-ro 119, Avenuo d'Italie
  1. Avenuo d'Italie: du ŝtuparoj en n-ro 119, Avenuo d'Italie
  2. Strato du Tage: ŝtuparo en n-ro 162, Avenuo d'Italie
  3. Strato de la Vistule: ŝtuparo en n-ro 103, Avenuo d'Italie
  4. Strato Bourgon: ŝtuparo en n-ro 144, Avenuo d'Italie

Interkonektoj

Proksime

  • Kvartalo de la Maison-Blanche
  • Ĉina kvartalo

Referencoj

  1. Blua linio - Société du Grand Paris
  2. Entrants annuels provenant de l'extérieur de la station (voie publique, correspondances bus, réseau SNCF, etc.), sur le site data.ratp.fr.
  3. Attentats de 1995: Ramda jugé à Paris
  4. 4,0 4,1 Le métro de Paris, Julian Pepinster, éditions "La Vie du Rail", page 233
  5. Le métro de Paris, Julian Pepinster, éditions "La Vie du Rail", page 223
  6. Photo des portes de défense passive, construites en 1936, à la station Maison Blanche, sur fr.topic-topos.com.

Vidu ankaŭ