Majaa Biosfera Rezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Densa tropika pluvarbaro en El Mirador, Gvatemalo.

La Majaa Biosfera Rezervejo ( hispane : Reserva de la Biosfera Maya ) estas naturrezervejo en Gvatemalo administrita fare de la gvatemala Nacia Konsilio de Protektejoj ( CONAP ). La Majaa Biosfera Rezervejo kovras totalan areon de 21 602 km² [1], kio estas sufiĉe pli granda ol Nacia Parko Yellowstone. La parko estas hejmo al granda nombro da bestospecioj inkludante la jaguaron, la pumon, la oceloton, la margajon, atelojn, tapirojn, krokodilojn, la ruĝan mazamon kaj la blankavostan cervon, la amerikan harpion, plurajn akcipitrenajn speciojn, Ara macao ( papagedoj ), dolĉakvajn testudojn, ktp. Ĝi ankaŭ estas riĉa je flaŭro inkluzive de svitenio, Ceiba ( malvacoj ), Cupressus lusitanica, ktp. La areo intervalas de malsekejoj, ĝis malalt-montaraj sistemoj, kaj havas plurajn akvomasivoj, inkluzive de lagoj, riveroj, riveretoj kaj cenotoj. La rezervejo estis kreita en 1990 por protekti la plej grandan areon de tropika arbaro restante en Mezameriko. La biosfer-rezerveja modelo, efektivigita fare de Unesko, serĉas obteni ekvilibron inter homaj agadoj kaj la ekologio per inkludado de daŭrigebla ekonomia evoluo en konservadoplanado [2].

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

La Majaa Biosfera Rezervejo estas hejmo al granda koncentriĝo de antikvaj majaaj urboj, multaj el kiuj estas sub elfosado. Tikal estas la plej fama el tiuj, altirante proksimume 120 000 [3] ĝis 180 000 da vizitantoj po jaro. Dekoj de aliaj ejoj ekzistas en ŝanĝiĝantaj statoj de elfosado. La Mirador-Baseno, en la norda parto de la rezervejo, enhavas multajn interligitajn Majaajn urbojn. La areo estis nomita fare de Dr-ro Richard Hansen, Direktoro de la Mirador-Baseno-Projekto kaj arkeologo ĉe El Mirador, la plej granda de la ejoj, originante de la antaŭklasika majaa epoko. Aliaj urboj en la regiono inkludas Tintal, Nakbe, kaj Vakna

Mediaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Ekosistemoj en la Majaa Biosfera Rezervejo alfrontas multajn minacojn de homaj agadoj, inkluzive de kontraŭleĝa arbodehakado, terkultivado en naturprotektejoj, same kiel kontrabando de narkotigaj drogoj, ŝtelĉasado kaj rabado de majaaj artefaktoj. La arbara areo de la rezervejo reduktiĝis de 13 pocentoj dum la lastaj 21 jaroj laŭ la ne-profita organizaĵo Pluvarbaro Alianco ( angle : Rainforest Alliance ), kiu havas plurajn komunumodisvolvadoprojektojn en la regiono. Kelkaj el la plej ekstremaj senarbarigoj okazis en la Laguna del Tigre kaj Sierra del Lancandon Naciaj Parkoj . Resursoj estas malabundaj por la protekto de la rezervejo per arbargardistoj, kaj la areo ofte estas konsiderita senleĝa sovaĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

17°25′48″N 90°53′26″W  /  17.43°N, 90.89056°U / 17.43; -90.89056 (Majaa Biosfera Rezervejo)