Majaa kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majaa kalendaro

La majaa kalendaro estas la grupiga nomo kiun ricevas aro da kalendaroj kreitaj de la majaa civilizo. La bazo de tiu ĉi kalendaro, laŭ kelkaj fakuloj pri la temo, venas de kulturoj pli antikvaj kiel la olmeka. Laŭ aliaj, la origino estas en la komenco mem de la majaa civilizo; sed ne ekzistas scienca certeco pri tio. La majaa kalendaro mem konsistas el tri malsamaj tempokalkuloj, kiuj funkcias samtempe: La Sankta aŭ Tzolkin, konsistanta el 260 tagoj, la Civita aŭ Haab, kiu konsistas el 365 tagoj, kaj la Longa Kalkulado, nomata Baktuno, konsistanta el 144000 tagoj.

Kiel aliaj antaŭkolumbaj kalendaroj la majaa estas cikla, ĉar la kalkulo de la samaj datoj kaj jarserioj ripetiĝas. Jen ekzemplo por pli bona kompreno: en la gregoria aŭ okcidenta kalendaro la dato 4-a de aŭgusto 1990 kaj la 20-a jarcento kalkuliĝas nur unufoje sed en la majaa ĝi denove estos kalkulata en la komenco de nova ciklo. En la longa kalkulado la tempo komenciĝas la 13-an de aŭgusto 3114 a.K., kaj finiĝos en la dato 13.0.0.0.0, tio estas, la 21-an de decembro 2012 p.K. komencante novan ciklon post tiu dato. Pluraj hodiaŭaj homoj kredas ke ĉe la fino de la kalendaro okazas la mondfino.

La majaa sacerdota kasto nomita Ah Kin, kiu perfektigis la kalendaron, posedis kompleksajn matematikajn kaj astronomiajn konojn kiujn ili interpretis laŭ sia religia kosmovizio. Ili interpretis la komencantajn jarojn, la venontajn kaj la homan destinon.

Vidu ankaŭ