Majdan (Transkarpatio)
Majdan, ukraine Майдан, hungare Majdánka estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 48° 36′ 42″ N 23° 30′ 07″ O / 48.61167 °N, 23.50194 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 36′ 42″ N 23° 30′ 07″ O / 48.61167 °N, 23.50194 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 547 m
- Loĝantaro: 1710
- Poŝtkodo: 90024
- Telefonprefikso: 03146
Situo[redakti | redakti fonton]
Majdan situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1910 vivis en Majdánka 2622 loĝantoj (plejparte rutenoj, 826 germanoj, 50 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Majdan. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el la 18-a jarcento