Majno (rivero)
Majno | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Dekstra flankrivero de Rejno, Germanio |
Longeco | 524 km |
Akvokolekta areo | 27 292 km² |
Fluo | |
Fonto | Fichtelgebirge (Blanka Majno) Frankonia Ĵuraso (Ruĝa Majno) |
- Alteco super marnivelo | 887 (Blanka Majno) 485 (Ruĝa Majno) m |
Enfluejo | al Rejno, ĉe Majenco |
- Alteco | 82 m |
Altecodiferenco | 805 (Blanka Majno) m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Würzburg, Offenbach, Frankfurt, Wiesbaden, Mainz |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Fränkische Saale, Kinzig, Nidda |
- Maldekstraj | Regnitz, Tauber, Gersprenz |
Majno (germane Main [majn]) estas la plej grava inter la dekstraj flankriveroj de Rejno. Kun longo de 524 km ĝi estas la plej longa rivero, kiu situas tute en Germanio.
Male al la plej multaj riveroj en centra Eŭropo, la Majno fluas de oriento al okcidento. Ĝi pasas tra gravaj vin-kultivejoj kaj kelkaj mez-altaj montaroj. Trairante tra tiuj ĉi ĝi formas la Majnan Triangulon kaj la Majnan Kvarangulon.
Inter Bamberg kaj la riverfino ekzistas ŝiptrafiko por la navigebla londo de 296 km², kiun subtenas 34 akvobaraĵoj kun kluzoj. Ĉe Bamberg debranĉiĝas la Rejno-Majno-Danubo-Kanalo, kiu ligas la Majnon al la Danubo (kaj tiel la Nordan Maron al la Nigra Maro).
Vidu ankaŭ
- la kategorion urboj ĉe rivero Majno
Eksteraj ligiloj
greke http://www.noordersoft.com/indexen.html greke http://www.hnd.bayern.de greke http://www.wsd-sued.wsv.de/index.html greke http://www.frankfurter-fischerzunft.de/start.htm