Majo de 2009
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo de 2009.
1-a de majo
- Svedio ekestis la sepa lando de la mondo kiu tutlande laŭleĝigis edziĝojn inter personoj de la sama sekso.
9-a de majo
- La nova, je pasinta merkredo de sudafrika parlamento elektita, prezidanto Jacob Zuma faris ofican ĵuron. Interalie li parolis pri „momento de renovigo“.
- La malalta flugado de la usona prezidant-flugilo „Aera Armeo Unu“ super Novjorko je la 27-a de aprilo nun havas konsekvencojn. La por tiu okazintaĵo responsa estro de la milita sekcio en Blanka Domo, Caldera, demisiis. Prezidanto Obama akceptis kaj ordonis esploron de sekcia strukturo.
10-a de majo
- Dum la tuta semajno la armeo de Pakistano atakas la regionon de nordokcidenta limo kun Afganio, kie ekhegemoniis la fundamentalisma sektoro. Estas centoj da miloj da rifuĝintoj en najbaraj areoj.
- Dum la tuta semajno la armeo de Srilanko atakas la nordan regionon de la insulo kie tamiloj hegemonias kaj majoritatas, dum klopodas sendependan reĝimon. Okazis centoj da mortintoj ĉefe inter civiluloj.
11-a de majo
- Ozawa Ichiro, la partiestro de DP de Japanio, deklaris sian demision.
16-a de majo
- En Pakistano oni profitas militpaŭzon por ke rifugintoj eliru el la regiono atakita de la armeo, kie talibanoj rezistas. Temas pri la plej grava krizo pri rifuĝintoj post la tragedia disigo de la iama lando Hindio en Barato kaj Pakistano.
17-a de majo
- En Sri-Lanko tamilgerilanoj cedis siajn armilojn. Tio finis la 26-jaran militon inter la registara armeo kaj gerilanoj tamilaj.
18-a de majo
- Hashimoto Tōru, la guberniestro de la Osaka Gubernio, Japanio deklaris ke oni fermos mezlernejojn kaj suprajn mezlernejojn en la gubernio unu semajnon, pro disvastiĝo de nova gripo tra la gubernio.
23-a de majo
- En la nordo de Sri-Lanko la armeo enfermis el 250 000 al 300 000 tamilajn rifuĝintojn en koncentrejoj laŭdire por identigi fuĝintajn eksgerilanojn. Tiuj suferas militvundojn, malsaton kaj nehoman situacion.
- La federacia prezidanto Horst Köhler rebalotiĝis en Germanio.
- Sinmortigis Roh Moo-hyun, eksa prezidanto de Sud-Koreio.
25-a de majo
- Nord-Koreio publikigis ke ĝi okazigis la 2a-fojan nuklean teston.
27-a de majo
- La kataluna FC Barcelona gajnas la pokalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA 2009 per 2:0 kontraŭ la angla titolhavinto Manchester United. Ĝi estas la unua hispana teamo, kiu povis gajni dum unu sezono nacian titolon, nacian pokalon kaj eŭropan pokalon de la Ĉampiona Ligo.
31-a de majo
- Mortis Milvina Dean, la lasta postvivantino al Titanic, kiu aĝis 97.