Majo de 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31
aranĝo de 2010
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Majo de 2010.

1-a de majo[redakti | redakti fonton]

5-a de majo[redakti | redakti fonton]

6-a de majo[redakti | redakti fonton]

7-a de majo[redakti | redakti fonton]

8-a de majo[redakti | redakti fonton]

9-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe la marbordo de la insulo Sumatro (Indonezio), ĉirkaŭ 220 km de la urbo Banda Aceh okazis la tertremo de magnitudo je 7,2 ĝis 7,4 laŭ la skalo de Richter.
  • En la urbo Kaspijsk okazis la du eksplodoj — en 7:00 kaj 8:00 (moskva horo). Sekve de tiu unua pereis sapeisto. Sekve la dua — nur kamikazo mem, eksplodiginta sin apud la militista formacio.

10-a de majo[redakti | redakti fonton]

11-a de majo[redakti | redakti fonton]

12-a de majo[redakti | redakti fonton]

13-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • La anglalingva Vikipedio ŝanĝis sian interfacon kaj dum baldaŭaj semajnoj ĝin sekvos alilingvaj Vikipedioj.
  • Usono anoncis ĉesigon de la funkciado de sia ambasadorejo en Tajlando pro daŭrantaj interpuŝiĝoj inter opozicio kaj registaraj fortoj. Dum tumultoj en aprilo jam pereis 29 homoj.
  • En Sergokala distrikto de Dagestano (Rusio) teroristoj eksplodigis kaj pafis la aŭton, en kiu veturis komunikistoj de la loka televidstacio. Sekvintaj ilin milicanoj malfermis la respondan fajron. Almenaŭ 8 komunikistoj pereis.
  • The Daily Mail sciigas, ke en Britio estis malpermesitaj banknotoj je 500 eŭroj, ĉar oni konsideras ilin nefidindaj. Ĝis 90 % el tiuj banknotoj estas falsaj, do ili ricevis la kromnomon Bin Laden: ĉiuj scias, ke ili ekzistas, sed neniu scias, kiel ili vere aspektas.
  • En la rusia parto de Interreto estis lanĉita la unua cirila domajno .рф. La unuaj retpaĝoj, registritaj en ĝi, estis президент.рф (esperante prezidanto.rf) kaj правительство.рф (esperante registaro.rf).

15-a de majo[redakti | redakti fonton]

16-a de majo[redakti | redakti fonton]

17-a de majo[redakti | redakti fonton]

18-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • En Kabulo kamikazo eksplodigis sin antaŭ la afgana parlamento. Rezulte de tio pereis pli ol 20 civiluloj kaj estis vunditaj usonaj militistoj. Pri sia respondeco je tiu terora ago deklaris Talibano.

19-a de majo[redakti | redakti fonton]

20-a de majo[redakti | redakti fonton]

21-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • En Berlino ĉe la Bernauer Straße estis malfermita la unua parto de la memorejo "Berlina muro". Ĝia konstruado estos finita ĝis 2012.

22-a de majo[redakti | redakti fonton]

23-a de majo[redakti | redakti fonton]

24-a de majo[redakti | redakti fonton]

25-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • La porturista buso, veturinta el Alanya al Pamukkale (Turkio) falis de sur 15-metra alteco en la riveron Aksa. El 41 homoj pereis 15, inkluzive de 13 rusianoj kaj 2 turkoj; 26 estis vunditaj.

26-a de majo[redakti | redakti fonton]

27-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • Rusio kaj Finnlando subskribis la intertrakton pri prilongigo de la luado de la Saimaa-kanalo por pliaj 50 jaroj. En la rusia teritorio troviĝas 34 km de tiu konstruaĵo, el kiuj 19 km estas luataj de Finnlando. La limdato de la antaŭa intertrakto finiĝos en 2013.

28-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • Teroristoj kaptis du moskeojn en la pakistana urbo Lahore kaj ostaĝigis ĉirkaŭ 1,5 mil da ties paroĥanoj. Rezulte de ŝturmo fare de polico ambaŭ domoj estis liberigitaj, pereis ĉirkaŭ 70 homoj. Pri sia respondeco dekaris la pakistana ĉelo de Talibano.
  • Ĉirkaŭ je la 2-a horo en Okcident-Bengalo (Barato) interpuŝiĝis du trajnoj, sekve de kio pereis almenaŭ 146 kaj estis vunditaj pli ol 200 homoj. Savistoj atingis la lokon de la akcidento nur je la 5-a horo. Verŝajne temas pri terora ago de lokaj maoistoj.

29-a de majo[redakti | redakti fonton]

30-a de majo[redakti | redakti fonton]

  • En la sudo de Barato pasaĝera buso nokte trafis la polican blokposton, renversiĝis kaj ekbrulis. Pereis almenaŭ 30 kaj vundiĝis 28 homoj.

31-a de majo[redakti | redakti fonton]