Majordomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:50, 26 aŭg. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Majordomo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "ĉefservisto, gvidanta la internan funkciadon de nobela domo aŭ palaco". Ofte mem temis pri nobelo, kiu servis en la palaco aŭ kortumo de pli altranga nobelo, ekzemple reĝo aŭ imperiestro. Aparte en la mezepoka etno de frankoj la majordomoj havis gravan funkcion en la ŝtata administrado, estis konsilantoj forte aprezataj de siaj superulo, kaj en pluraj kazoj iĝis prapatroj de pli posta dinastio de reĝoj respektive imperiestroj. Historia ekzemplo de tio estas Pipino de Landen, kiu pere de sia filino Begga iĝis prapatro de la pli posta imperiestra dinastio de karolidoj.

Citaĵo el la klasika esperantlingva literaturo

Citaĵo
 La majordomo de la duko, viro de burleska kaj sprita humoro [...] 
— Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha (Don Kiĥoto de la Manĉo), dua parto, ĉapitro 36, paĝo 601a