Majoritata balotsistemo
Majoritata balotsistemo estas balotsistemo, en kiu ĉiu balotanto elektas kaj voĉdonas por nur unu kandidato. Poste oni sumigas la voĉojn, kaj venkas la kandidato kun plej da voĉoj.
Demokratioj, kiuj uzas majoritatan balotsistemon, ĝenerale degeneras al dupartiaj sistemoj, ĉar la balotantoj ne volas malŝpari sian voĉon por kandidato, kiu ne povos venki. Tial ili voĉdonas nur por unu el la plej popularaj kandidatoj, kaj la aliaj kandidatoj post iom da tempo plene malaperas, speciale se ili komencas perdi sian garantiaĵon (monon deponitan de kandidato kaj repagitan, nur se la kandidato ricevas pli ol certan proporcion de la voĉoj). Ĉar balotantoj ne plu esprimas siajn verajn preferojn, ne plu eblas per la rezulto de la balotado ion konkludi pri la vera populareco de la kandidatoj. Fina stadio de tiu evoluo estas, ke pli kaj pli da homoj tute ne balotas, ĉar la du venkopovaj kandidatoj estas por ili apenaŭ distingindaj.
