Majstro Eckhart
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Eckhart von Hochheim (?1260-?1328) estis germana dominikana monaĥo, fondinto de la germana mistikismo, skolastika verkisto kaj predikisto. Lia pantesima mistiko kelkfoje proksimiĝas al ateismo. Li forĵetis la eksteraĵojn de la religioj.
Li komence agadis en Strassburg, poste en Frankfurt, kie oni akuzis lin unuafoje je herezo. En 1325 oni malpermesis al li prediki siajn instruojn. En 1327, la ĉefepiskopo de Kolonjo akuzis lin denove. Eckhart apelaciis ĉe la papo kaj parte retiris siajn instruojn en la templo de kolonja monaĥejo.
En 1329, la buleo de la Papo kondamnis liajn instruojn kiel herezojn kaj kiel misinterpreteblajn. Li tiam jam ne vivis (mortis kelkajn monatojn antaŭe).

