Majstro de Vyšší Brod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naskiĝo de Kristo de Majstro de Vyšší Brod

Majstro de Vyšší Brod (14-a jarcento) estas anonima pentristo, kiu postlasis altaron en monaĥejo de la sudbohemia urbo Vyšší Brod. Estas nenio konata pri liaj nacieco, naskiĝo, vivomorto. Sola pruvo de lia ekzisto kaj majstreco estas naŭ lignaj tabuloj kun bildoj priskribantaj la naskiĝon, vivon kaj suferadon de Jesuo Kristo (ĉirkaŭ la jaro 1350). Plej multe admirata kaj plej ofte reproduktata estas la bildo Naskiĝo de Kristo. Nun la bildoj troviĝas en la Nacia Galerio en Prago.