Majsuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majsur (en loka lingvo: ಮೈಸೂರು) estas milionurbo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Karnatako.

Flago de Majsur
Blazono de Majsur
Palaco en Majsur
Pordego en Majsur
Lago en Majsur
Templo en Majsur

Bazaj informoj

Geografio

Majsur situas en suda parto de la lando sur malebenaĵo. Bangaloro troviĝas je 146 km-oj.

Historio

Laŭ la hindua mitologio en la nuna Majsur demono Mahishasura vivis. En 1524 fortikaĵo konstruiĝis. En la 18-a jarcento ofte estis bataloj inter britoj kaj lokaj regnestroj. En 1897 la pesto mortigis preskaŭ la duonon de la loĝantaro. Ĝis 1947 la urbo estis ĉefurbo de loka regno.

Klimato

En Majsur la estas 3 sezonoj: somero inter marto-junio, musono inter julio-novembro kaj vintro. Jare pluvas po 800 mm (en ĉiuj monatoj pluvas). temperaturo varias tage inter 27-30 °C, nokte 16-22 °C.

Trafiko

Majsur nuntempe ne havas flughavenon, kiu tre baras la evoluon. La kontaktoj voje kaj trajne estas bonaj.

Ekonomio

En la 21-a jarcento la informa teknologio estras en Majsur, kiun la turisma industrio akompanas. Pli frue oni prilaboris teksaĵojn.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Katolika preĝejo en Majsur

Ŝablono:LigoElstara