Makó
Makó [mako:] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, administra centro de la subregiono Makó. Ĝi situas en la departemento Csongrád ene de la regiono Suda ebenaĵo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 229 km²
- Loĝantaro: 25.600
- Poŝtkodo: 6900
- Telefonprefikso: 62
Situo [redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe dekstra bordo de Maros, oriente de Szeged, proksime al la landlimo kun Rumanio, laŭ ĉefvojo Szeged-Arad. Antaŭ jaroj estis ankaŭ fervojo en la sama direkto, nun jam nur estas restaĵo de tio ĝis Makó, sed oni planas nuligi ankaŭ tion. Nuntempe oni konstruas aŭtoŝoseon M43 preter la urbo.
Historio [redakti]
La urbo estis loĝata jam en la kuprepoko, de tiu tempo restis kurganoj. En la mezepoko la komunumo profitis de Maros, kie el Transilvanio alvenis salo kaj ligno per floso. Je la fino de la turka erao la setlejo estis senhoma, sed malrapide denove enpopoliĝis. En 1730 ĝi iĝis departementa centro de Csanád. La urbodomo konstruiĝis en 1836. En 1919 ankaŭ ĉi tie estis proklamita la Konsilantara Respubliko. En 1920 la urbo trovis sin apud la nova ŝtatlimo.
La urbo famas pri bulbo. Bulbo el Makó signifas kvaliton. Ĉiujare oni aranĝas festivalon pri bulbo.
Preĝejoj: po 2 katolikaj, kalvinanaj, po 1 luterana, grek-katolika, sinagogo, krome 3 kapeloj.
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Makó)
- Preĝejo de Ladislao la 1-a (Hungario) (Makó)
- Preĝejo de Sankta Antonio (Makó)
- Preĝejo de Egido de Dionaskanto (Makó)
- Kapelo de Sankta Anna (Makó)
- Episkopa kapelo (Makó)
- Golgota kapelo (Makó)
- Luterana preĝejo (Makó)
- Kalvinana malnova preĝejo (Makó)
- Kalvinana nova preĝejo (Makó)
- Ortodoksa sinagogo (Makó)
- Placo Széchenyi (Makó)
- termala banejo
- Hotelo Korona (=krono)
- moderna nova teatro
Famuloj [redakti]
- en Makó naskiĝis:
- en Makó mortis:
- juristo Ágoston Bárány
Ĝemelurboj [redakti]
Ada, Serbio
Atça, Turkio
Csíkszereda, Rumanio
Jasło, Pollando
Kiryat Yam, Israelo
Löbau, Germanio
Martinsicuro, Italio
Radomsko, Polio
Sinjan, Ĉinio
Želiezovce, Slovakio
Esperanto-movado [redakti]
En 2006 okazis tie la 19-a Internacia Junulara Semajno (IJS).
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
|
||||||||||||||