Makŝarip Auŝev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Makŝarip AUŜEV (naskiĝis la 16-an de februaro 1966 en Surchachi — murdita la 25-an de oktobro 2009 en Nartan) – entreprenisto kaj politika aktivulo de Inguŝio (Rusio).

Li estis unu el la plej gravaj politikistoj opoziciaj al prezidento Junus-bek Jevkurov. Post morto de alia opoziciulo Magomed Jevlajev gvidis interretan paĝon Ingushetia.org. Li estis murdita en ĉirkaŭaĵo de vilaĝo Nartan en Kabardio-Balkario.