Makadamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
konstruo de makadama strato dum la epoko de J. L. McAdam

Makadamo laŭ PIV estas tavolo el ŝtonrompaĵo kunmiksitaj per bitumo kaj asfalto por surkovri stratojn. Ĝi estis elpensita de la skoto John Loudon McAdam komence de la 19-a jarcento kaj nomita laŭ la familia nomo de la inventinto.

Kiam fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento motoraj veturiloj iĝis pli kaj pli kutimaj, polvo iĝis serioza problemo por la makadamaj stratoj. La negativa premo de la rapide moviĝantaj veturiloj suĉis la polvon kaj sablerojn el la strata surfaco, rezulte de kio ankaŭ pli grandaj eroj de la strato perdis la interligon. Krome ekestis malagrablaj polvonuboj post ĉiu veturilo. Oni solvis la problemon per aldona surfaca tavolo de gudrobitumo, el kio rezultiĝis tiel nomata "gudroligita makadamo" (angle tarmac).

En la moderna lingvouzo sub la vorto makadamo plej ofte komprenatas tia surface bitume aŭ gudre ligita stratokovraĵo kontraste al asfalto.