Makati
| Makati | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Filipinoj | |
| Poŝtkodo | 1200 - 1299 | |
| Telefona antaŭkodo | 2 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 510.383 2007 | |
| Geografio | ||
|
|
14°33′25″N 121°01′46″O / 14.55694°N, 121.02944°OKoordinatoj: 14°33′25″N 121°01′46″O / 14.55694°N, 121.02944°O | |
| Alto | 15 m | |
| Areo | 27 km² | |
| Horzono | UTC+8 | |
Makati estas metropolo kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo Luzono, apartenanta al Manila Metropolo. La urbo estas financa centro de Filipinoj. Dum la hispana erao la loknomo estis la pli longa San Pedro de Macati, kie "cati" signifas: tajdo.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Makati situas sur ebenaĵo, en norda parto de la lando en centro de Manila Metropolo inter Manilo kaj Taguig.
Historio[redakti]
La hispanoj fondis Makati-n en 1578 en marĉa tero. Baldaŭe 2 imponaj preĝejoj konstruiĝis. En 1900 Usono akiris la urbeton, poste la japanoj okupis ĝin en 1942. En 1901 municipo formiĝis. En la 1950-aj jaroj la setlejo laŭplane etendiĝis. En 1995 Makati oficiale aliĝis al Manila Metropolo. En la 1980-aj jaroj Makati estis unu el la luliloj de ribelo kontraŭ la diktaturo de prezidanto Ferdinand Marcos.
Klimato[redakti]
En Makati jare pluvas po ĉirkaŭ 2083 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-decembro. La temperaturo estas sufiĉe konstanta, kiu varias inter 21-32 °C.
Trafiko[redakti]
Makati havas bonajn aŭtovojajn kontaktojn kun la najbareco. En la urbo aŭtobusoj kaj trajnoj liveras la pasaĝerojn.
Famuloj[redakti]
- Corazón Aquino mortis en 2009
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolikaj preĝejoj ekzemple omaĝe al Sankta Koro
- sinagogo
- ĉevalokurejo
Ĝemelurboj[redakti]
Cluj-Napoca, Rumanio
Vladivostok, Rusio
Los Angeles, Usono
Ramapo, Usono
14 urboj en Filipinoj