Makhtesh Ramon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maĥteŝ Ramon.

Makhtesh Ramon en Esperanto Maĥteŝ Ramon (hebree: מכתשרמון‎), el la araba Ruman (romano), situas en la koro de la dezerto de Negevo, en kiu brilas kiel unu el la plej spektaklaj naturaj krateroj. La dimensioj estas blokspiraj: 40 kilometrojn longa kaj 9 larĝa, kun profundeco je ĉirkaŭ mil metrojn sub la marnivelo.

Nubia ibekso ĉe Makhtesh Ramon

Pri ĝia origino svarmis hipotezoj ankaŭ nun sugestaj, oni eĉ opiniis ke la vastega kratero estis efekto de plonĝo de meteorito... Reale Makhtesh Ramon estas la rezultato de geologia procezo kies originoj enprofundiĝas en foraj epokaj kaj formiĝis laŭlonge de milionoj da jaroj. La zono, fakte, troviĝas laŭlonge de faŭltolinio de terkrusto kiu spertis distaŭzantajn stabiliĝojn kaj kiu estis modlita de korodaj elementoj en epoko dum kiu pluvoj en tiuj zonoj abundis. Kio hodiaŭ admiratas estas la rezultato de tia malrapida agado de la naturo: vastaj tavoloj konveksaj elfositaj en la ŝtono, kratero je ekstere dura kalkoŝtona dum interne ankoraŭ staras mola sablo: Iam oni pensis ke la kratero konservus misterajn trezorojn, sed poste oni malkovris ke la nuraj riĉaĵoj estis la naturaj mirindaĵoj.

Interesas rimarkigi, ekzemple, la faŭnan kaj floran varion, ŝulditan al la malsamaj temperaturoj de la interno de la baseno kaj de la ekstera medio: la naturo sovaĝa kaj senmakula de tiu loko igis ke la ŝtata israela aŭtoritato por la protektado de la naturo kaj naturaj parkoj elektis Makhtesh Ramon por la speciala protektado de apartaj specioj survoje de formorto, kiel ĉe la sovaĝa azeno kaj la ibekso.

Historie la zono estas (la tuta Negevo) memorata ĉar la Nabateoj du mil jarojn antaŭe kreis vojon por la transporto de la incenso al la havenoj de la mediteranea maro de Gaza. Turistaj gvidantoj indikas ankaŭ la ruinaĵojn de hotelo-magazeno uzita de komercistoj.

Negevo ĝenerale estas ankaŭ memorata kiel biblia loko de putoj kaj aliancoj, forveturoj, de teofanioj kaj patriarkaj sanktejoj. Laŭ bibliistoj, en tiu dezento lokiĝeblas la delikata renkonto de Izaak kaj Rebeka (Gen 24, 62-67), kaj la sinperdiĝo de la sklavino Hagar forigita, kun la filo Ismaelo, de Abrahano (Gen. 21, 14-21)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]