Makiavelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makiavelo
filozofo de renesanca Florenco
filozofo de renesanca Florenco
Persona informo
Naskiĝo 3-a de majo 1469
en Florenco
Morto 21-a de junio 1527
en Florenco
Mortokialo peritoneito
Tombo Baziliko Santa Croce
Lingvoj italatoskana dialekto
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Alma mater Universitato de Florenco
Subskribo Makiavelo
Familio
Patro Bernardo di Niccolò Machiavelli
Patrino Bartolomea di Stefano Nelli
Frat(in)o Totto Machiavelli
Edz(in)o Marietta
Infanoj Piero Macchiavelli • Bartolomea Macciavelli • Bernardo Macciavelli • Ludovico peluche • Guido Machiavelli
Parencoj Niccolò Machiavelli
Okupo
Okupo verkistopolitikistohistoriistofilozofo • politikteoriisto • military theorist • tradukisto • poeto • diplomatodramaturgo
Verkoj La Princo
Traktaĵo pri La Unua Jardeko de Tito-Livio
vdr

Niccolò di Bernardo dei MACHIAVELLI, esperantigita: Makiavelo (Nikkolo Makjavelli, naskiĝis en la 3-a de majo, 1469, mortis en la 21-a de junio, 1527) estis politika filozofo de la renesanca Florenco. Li estis la aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo De Medici, duko de Urbino, nevo de papo Leono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita pri hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto pri politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studo de antikva historio, pro sperto kiel alilanda sekretario de Florenco kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo. Li estis dum multaj jaroj funkciulo de la Florenca Respubliko, kun respondeco en diplomataj kaj militaj aferoj. Li estas konsiderata fondinto de moderna politika scienco, kaj pli specife de la politika etiko. Li verkis ankaŭ komediojn, karnavalajn kantojn, kaj poezion. Lia persona leteraro estas rekonita kiel fama verko en itala lingvo. Li estis Sekretario de la Respubliko Florenco el 1498 al 1512, kiam la Medici estis jam elpostenigitaj. Fakte li verkis sian majstroverkon, La Princo, post kiam la Medici jam estis rekuperinta la povon kaj li jam ne plu havis postenon de alta respondeco en Florenco.

"Makiavelismo" estas amplekse uzata negativa termino por karakterizi senskrupulajn politikistojn kiel tiuj kiujn Makiavelo priskribis en La Princo. La libro mem akiris enorman rimarkindecon kaj multnombran legantaron ĉar la aŭtoro ŝajne konsilis kutimaron plej ofte kondamnita kiel malica, maldeca kaj kontraŭmorala.

Vivo

Makiavelo estis la tria gefilo kaj unua filo de Bernardo di Niccolò Machiavelli, nome malnobla leĝisto kaj bienposedanto, kaj filo de advokato, kaj de lia edzino, Bartolomea di Stefano Nelli.[1]. La familio Machiavelli ŝajne descendas el la malnova stirpo de markizoj de Toskanio kiu produktis dektri postenuloj en Florenco nome Gonfaloniere di Giustizia,[2] nome oficuloj de grupo de naŭ civitanoj selektitaj ĉiun duan monaton kaj kiu formis la registaron, aŭ Signoria; tamen, li neniam estis kompleta civitano de Florenco, pro la naturo de la Florenca civitaneco en tiu epoko, eĉ dum la respublika reĝimo.[3]

Makiavelo naskiĝis en tumulta epoko, kiam papoj entreprenis militojn por akiri teritoriojn kontraŭ la italaj urbo-ŝtatoj, kaj kaj popoloj kaj urboj ofte estis elpovigitaj. Kun la papo kaj la ĉefaj urboj kiaj Venecio kaj Florenco, eksterlandaj povoj kiaj Francio, Hispanio, la Sankta Romia Imperio, kaj eĉ Svisio batalis por regionaj influo kaj kontrolo. Politik-militaj aliancoj kontinue ŝanĝis, ĉefe ĉe la condottieri (porsalajraj soldatestroj), kiuj ŝanĝis je flanko sen averto, kaj pro la ascendo kaj falo de multaj mallongdaŭraj registaroj.[4]

Makiavelo lernis gramatikon, retorikon, kaj Latinon. Oni diras, ke li ne lernis la grekan, kvankam Florenco estis tiam unu el la centroj de greka instruado en Eŭropo. Lia patro havis nemalgrandan bibliotekon kaj li ŝatis legi: foje li gajnis ekzempleron de Tito Livio kiel pago por indeksado. Makiavelo ankaŭ ŝatis legi kaj gajnis profundan scion pri historio el la biblioteko de sia patro.

Statuo de Makiavelo ĉe la Uffizi

En 1494, la Mediĉoj (kiuj estis regantoj dum 60 jaroj) estis renversitaj kaj la florenca respubliko estis starigita. En 1498, Makiavelo, malnoblulo, post la ekzekuto de Savonarola, fariĝis la alilanda sekretario por la respubliko post plenumado de aliaj pli malaltrangaj postenoj. Aldone al sia scio pri historio, li posedis menson tre inteligentan kaj subtilan. Li legis verkojn de homoj ne nur laŭ vorto, sed ankaŭ laŭ ago, mieno kaj motivo. Li fidis sian analizon kaj scion, ne la opinion de la multaj. Kiel sekretario pri eksterlandaj aferoj, komence de la 16a jarcento li vojaĝis tra Italio kaj al Francio, Svislando kaj Germanio. Li parolis kun reĝoj, papoj, generaloj kaj kardinaloj kaj gajnis grandan sperton pri efektiva politiko. Li plenumis kelakjn diplomatajn misiojn: ĉefe ĉe la Papoj en Romo, en la Italiaj ŝtatoj. Tamen, el 1502 al 1503, li atestis pri la malhumana realo de la ŝtat-konstruaj metodoj de Cesare Borgia (1475–1507) kaj de lia patro, la papo Aleksandro la 6-a, kiu estis tiam engaĝita en la procezo klopodi enmeti grandan parton de centra Italio ene de sia posedteritorio. La ekskuzo defendi la ekleziajn interesojn esris uzata kiel parta justigo fare de la familio Borgia. Aliaj veturoj al la kortego de Ludoviko la 12-a de Francio kaj al la hispana kortego influis siajn verkojn kiaj La Princo.

Inter 1503 kaj 1506, Makiavelo estis responsa pri la florenca milico. Li malfidis el pagsoldatoj (malfido kiun li klarigis en siaj verkoj (oficialaj informoj unue kaj poste en siaj teoriaj verkoj), pro manko de patriota sennto kaj neinvestita naturo en milito, kio faras ties neceso danĝera kaj ofte nefidinda kiam plej necesa), kaj anstatataŭe li organizis armeon el civitanoj, politiko kiu montriĝis sukcea multajn fojojn. Sub lia estrado, la florencaj civitan-soldatoj venkis super Pisa en 1509; tamen, la sukceso de Makiavelo ne daŭris. En Aŭgusto de 1512, la Medici, helpitaj de la papo Julio la 2-a, uzis hispanajn trupojn por venki super la florencanoj ĉe Prato, kvankam multaj historiistoj asertis, ke tio okazis pro mallerto de Piero Soderini por negoci kun la Medici kiu havis Prato sub sieĝo. Dume, Piero Soderini rezignis kiel florenca ŝtatestro kaj foriris al ekzilo. Tiu esperto, same kiel la estado de Makiavelo ĉe eksterlandaj kortegoj kaj kun la Borgia, ege influis sian politikan verkadon.

En 1512, la respubliko falis kaj la Mediĉoj revenis kaj sendis Makiavelon, post elpostenigo, al malliberejo en 1513, akuzita je konspiro. Torturinte lin (per ŝnurpendigo) kaj ne trovinte kulpon en li, ili fine liberigis lin post tri semajnoj. Sen posteno, Makiavelo forlasis Florencon kaj iris al la bieno, kiun li heredis de lia patro, por loĝi. Tie li studis la antikvulojn kaj verkis siajn majstraĵojn: La Princo (1513) kaj la Diskursoj (1519).

Cenotafo de Makiavelo en la Baziliko Santa Croce de Florenco

Spite oportunon resti rekte implikita en politikaj aferoj, post iom da tempo Makiavelo ekpartoprenis en intelektaj grupoj en Florenco kaj verkis kelkajn teatraĵojn kiuj (male al liaj verkoj pri politika teorio) estis kaj popularaj kaj amplekse konata dum sia vivo. Ankoraŭ politiko restis lia ĉefa pasio kaj, por pleumi tiun intereson, li havis bone konatan korespondadon kun pli politike konektitaj amikoj, kio kondukis lin denove al politika vivo.[5]

Spite de lia konsilo al princoj, Makiavelo mem ne havis koron glacian kaj kruelan. Li estis amikema, sprita kaj grandanima. Li estis bona amiko, bona patro, bona civitano. Li iris al meso, sed ne aŭskultis al la prediko, ĉar "mi ne praktikas tion". Li parolis kun princoj, ludis kun buĉistoj kaj muelistoj kaj vizitis publikinojn kaj astrologojn.

Inter aŭtoroj, Makiavelo ŝatis legi Lukrecion, Danton, Vergilion kaj, super ĉiuj, Livion. Lukrecion li kopiis propramane. Li ankaŭ legis verkojn de: Tukidido, Tacito, Plutarko, Ovidio, Terencio, Petrarko, Boccaccio kaj Diogeno Laertio. Ĝenerale, Makiavelo ŝatis legi pri historio kaj amo, la du pasioj de lia vivo estintaj politiko kaj virinoj. Makiavelo estis amiko de Leonardo. Ili amikiĝis kiam Leonardo laboris por Cesare Borgia.

Makiavelo mortiĝis en 1527 je aĝo de 58, post ricevi sian funebron.[6] Li estis entombigita ĉe la Baziliko Santa Croce de Florenco. Oni surmetis epitafon honore al li sur lia monumento. La latina diraĵo estas: TANTO NOMINI NULLUM PAR ELOGIUM ("ne estas sufiĉa laŭdo por tiom granda nomo").

Verko

La Princo estas praktika gvidlibro por regnestroj. Tra la epokoj, saĝuloj konsilas al la princo esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro. Cicerono estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu ĵus vidis la disfalon de la florenca respubliko en 1512 pro la justa koro de Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj efika.

La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, ĉiam estas pelataj de la samaj pasioj tra la epokoj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de Makiavelo per longa sperto de la moderna epoko kaj senĉesa legado de la antikva, Makiavelo posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas. En La Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj: militoj, ribeloj, armeoj, ligoj, provincoj, la sento de la popolo, ktp.

La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj reteni potencon, iafoje devas agi senmorale: mensogo, perforto, perfido, ĉantaĝo, mortigo, hipokriteco, ktp. Leĝo kaj moralo estas sub la princo, ne super la princo. La celo pravigas la rimedon. La respekto de la princo por leĝo, moralo, tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora.

Pro tio, Makiavelo admiris la malbonajn papojn, Aleksandro la 6-a kaj Julio la 2-a.

Pluraj indikis ke Makiavelo neniam diris aferojn ne jam konatajn al regnestroj; inter aliaj, Baruĥ Spinozo, Jean-Jacques Rousseau kaj Ugo Foscolo opiniis ke la ĉefverko de Makiavelo intencis fakte montri al la popolo la praktika konduko de la regnestroj.

Alia verkaro

  • Diskursoj: Kvankam La Princo estas la plej fama el liaj libroj, la plej grava estis Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (1519), diskursoj pri la historio de Livio pri la Romia Respubliko. En la Diskursoj Makiavelo klarigas sian tutan filozofion pri historio, politiko kaj la fondo de respubliko forta kaj daŭra. Laŭ Makiavelo, la romia respubliko estas la plej bona modelo (kvankam tiu de Venecio estis pli longdaŭra kaj paca).
  • Historio florenca: historio de Florenco de la disfalo de la Imperio al 1492. Verkita kaj dediĉita al papo Klemento la 7-a (Giulio de Medici). Per komparo al la romia respubliko, Makiavelo montras kial Florenco estas tiel malforta kaj politike malfeliĉa. En la libro, Makiavelo kritikis la Mediĉojn per la buŝoj de iliaj malamikoj.

Makiavelo, kiu en juneco estis arda respublikano, kiu deziris la liberecon de Florenco, en maljuneco estis arda naciisto, kiu deziris la liberecon de Italio el fremduloj. Do en juneco Makiavelo estis malamiko de la Mediĉoj, sed en maljuneco penis instrui kaj instigi ilin, kiel la ununura espero por la unuiĝo de Italio.

Makiavelo ankaŭ verkis komediojn (Mandragola, inter aliaj) kaj poezion. Li neniam verkis tragedion.

La lingvo kaj stilo de lia prozo estis tre bona, sed lia poezio estis meza. Li skribis en la itala lingvo (la toskana, pli precize), ne en la latina. Li regis la latinan, sed ĝenerale li skribis por Italio, ne por Eŭropo.

Eksteraj ligiloj

  1. de Grazia, 1989
  2. Katol. Encikl. Niccolò Machiavelli
  3. Guarini (1999:21)
  4. Maurizio Viroli, Niccolò's Smile: A Biography of Machiavelli (2000), ch 1
  5. Machiavelli, Niccolò (1996), Machiavelli and his friends: Their personal correspondence, Northern Illinois University Press. Tradukita kaj eldonita de James B. Atkinson kaj David Sices.
  6. "Even such men as Malatesta and Machiavelli, after spending their lives in estrangement from the Church, sought on their death-beds her assistance and consolations. Both made good confessions and received the Holy Viaticum." - Ludwig von Pastor, History of the Popes, Vol. 5, p. 137, [1]