Makijivko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makijivka - ukraine Макіївка - estas industria grandurbo en la donecka provinco de Ukrainio. La historia loknomo estis Dmitrivsk. La municipo administras ankaŭ la proksimajn lokojn.

flago de Makijivka
blazono de Makijivka
mapo pri la situo de Makijivka en Ukrainio
instituto en Makijivka
Dosiero:Makiivka sobor.jpg
katedralo Sankta Georgo
la urbodomo

Bazaj informoj

Geografio

Makijivka etendiĝas en la orienta flanko de la lando. Donecko troviĝas en distanco de 25 km.

Historio

Makijivka menciiĝis unuafoje en 1696. En 1899 metalurgia fabriko ekfunkciis en la proksimeco. Baldaŭe tiuj du lokoj unuiĝis, la karbominado evoluis. Makijivka urbiĝis en 1925. Dum la 2-a mondmilito la nazioj deportis parton de la judoj. En 2006 sinagogo ekfunkciis.

Trafiko

Makiivka havas fervojajn liniojn. En la urbo tramoj liveras la pasaĝerojn ekde 1925 kaj troleoj ekde 1969.

Vidindaĵoj

  • ortodoksa katedralo Sankta Georgo

Fontoj

  • Angla vikipedio